Gŭiĝoŭ-altebenaĵaj foliaj kaj miksaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La gŭiĝoŭ-altebenaĵaj foliaj kaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Ĉinujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Junan-pinaj arbaroj en Junano.

La ekoregiono okupas 269 132 kvadratajn kilometrojn en la ĉinaj provincoj de Gŭiĝoŭo, Hubejo kaj Hunano.

Gŭiĝoŭ-Altebenaĵo, je altitudo de 1 000 al 1 400 m, estas karakterizata de karsta kalkoŝtono aranĝita laŭ blokaj montetoj kaj intermontaraj basenoj. Ĝi troviĝas oriente de la pli alta Junan-Altebenaĵo kaj sude de Jangzio. La montaro konsistas el krutaj montetoj, kaj izolitaj pinakloj tratranĉitaj de rivervaloj. La trasorba substrato kaj malsevera, nuba vetero (pli ol 200 nubkovritaj tagoj jare) respondas pri la aparta ekologio de la ekoregiono. Kvankam la altebenaĵo ricevas altan precipitaĵon kaj gravan nubkovraĵon, karstaj areoj ankoraŭ kaŭzas trosekecpremon car karsta kalkoŝtono nesufiĉe retenas la akvon. Akvo kiu povus esti stokita en granitaj grundoj rapide filtras tra la trasorba kalkoŝtono kaj estiĝas malhavebla por la plantoj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Vulingjuan, Hunano. La arbo dekstre estas Pinus tabuliformis.

La vegetaĵaro konsistas el subtropikaj ĉiamverdaj foliarbaroj ampleksantaj kalkoŝtono-rezistemajn speciojn. La origina arbaro (nuntempe plejofte forigita) estis dominata de arboj el la familioj de la fagacoj (Castanopsis, Quercus, Cyclobalanopsis), de la laŭracoj (Phoebe), de la mirtacoj (Eugenia), kaj de la teacoj (Schima, Camellia). Je pli malaltaj altitudoj, taksonoj karakterizaj de sezon-tropika arbaro (Sterculia, Erythrina, Ficus, Eugenia, kaj Helicia) aŭ sekundara arbaro (Albizzia, Rhus, Cornus, Liquidambar) ĉeestas.

Varmaj koniferaroj troviĝas en la orienta kaj norda partoj de la ekoregiono. Gravaj specioj inkludas Pinus massoniana en la nordo kaj oriento kaj P. yunnanensis en la sudo. Cunninghamia lanceolata vegetas en la norda regiono, kun piceo kaj abio je la pli altaj altitudoj. Montopintoj en ejoj kiel Fanĝing-Monto subtenas himalajecaj koniferaroj konsistantaj el Tsuga chinensis, Acer flabellatum, Rhododendron hypoglaucum, Enkiartos chinensis, Prunus serrulata, kaj abio-taksono kiu estis freŝdate priskribita kiel Abies fanjingshanensis, kvankam eble estas subspecio de la pli disvastiĝinta A. fargesii.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Gŭiĝoŭ-Altebenaĵo kaj la ĉirkaŭantaj valoj subtenas ok de la ĉinaj unuarange protektitaj mamuloj : la ursmakakon (Macaca assamensis), Trachypithecus francoisi (cerkopitekedoj), Rhinopithecus brelichi (cerkopitekedoj), la nebulan neofelison (Neofelis nebulosa), la leopardon (Panthera pardus), la tigron (P. tigris amoyensis), la makulan cervon (Cervus nippon), kaj la ruĝan goralon (Naemorhaedus cranbrookeii).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la origina arbara vegetaĵaro tra Gŭiĝoŭ-Altebenaĵo estis plejparte anstataŭita de sekundare arbustaraj aŭ dissemite duonarbaraj komunumoj kiuj konsistas el taksonoj de la familio de la erikacoj (Rhododendron, Vaccinium), kaj Quercus, Eurya, Myrica, kaj Myrsine. Originaj arbartipoj ekzistas ene de la protektitaj areoj, sed estas preskaŭ tute forigitaj, escepte de arbaretoj en la plej foraj kaj nealireblaj kalkoŝtonaj montetoj kiel tiuj trovitaj en la pejzaĝe spektaklaj Ŭujang-Valo kaj Zhangĝiaĝie (Hunano) en la norda parto de la ekoregiono.

Minacoj estas senarbarigo, ŝtelĉasado, kaj netaŭga mastrumado de la ekzistantaj naturrezervejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
PA0101 Gŭiĝoŭ-altebenaĵaj foliaj kaj miksaj arbaroj Ĉinujo
PA0102 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Junano-Altebenaĵo Ĉinujo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]