Klefo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el G-klefo)
La trisonoj de la a-minora akordo a–c–e, notita en kvin malsamaj klefoj

Klefo[1]kleo[2] (lat. clavis, hisp. clave, it. chiave, fr.: clefclé = „klefo, kleo, ŝlosilo“) en muziko servas por fiksi en notliniaro, kiujn tonaltojn reprezentas la kvin notlinioj. Ĉiu klefo havas por tio referenctonon, de kies pozicio deduktiĝas la pozicio de la aliaj tonoj. La diversaj klefoj reprezentas malsamajn tonregistroj; por ĉiu instrumento kaj ĉiu voĉregistro ekzistas taŭga klefo.

La nun kutimaj klefoj kaj ilia uzo[redakti | redakti fonton]

Violonklefo[redakti | redakti fonton]

Violonklefo
Violonklefo

La nun ĝenerale kutima violonklefo estas g-klefo, kiu fiksas la g′ sur la dua (ekde malsupre) notlinio. Ĝi estas uzata por virinvoĉoj, violono, altaj blovinstrumentoj, la sopran-instrumentoj de la gambvjola familio kaj la dekstra mano je klavarinstrumentoj, foje ankaŭ por la notado de treege altaj registroj je malaltaj instrumentoj. Krome oni uzas la violonklefon je kelkaj malaltaj blovinstrumentoj, kiu estas parenca kun sopraninstrumento, transpone: je la familioj de la saksofonoj, je la klarnetoj kaj je la tenorkorno, por povi ŝanĝi la instrumenton sen transpensi. Ekz. tenorkornisto legas kaj prenas same kiel sur flugilkorno en B♭, la tono nur sonas anstataŭ duton naŭton pli malalta. Voĉoj notitaj por viroj principe estas kantataj okton pli malalta ol notitaj.

En la tiel nomata svisa notacio por trombonĥoroj kaj blovmuziko en Svisujo oni uzas la violonklefon por ĉiuj instrumentoj unuece transpona en B♭, do ankaŭ por tubjo, baritonkorno kaj trombono.

La franca klefo, en la baroko ankaŭ kutima, disponigas al la g′ la plej malsupran linion.

Aldoklefo[redakti | redakti fonton]

aldoklefo
aldoklefo

Por la vjolo, la aldinstrumento de la gambvjola familio (aldogambvjolo) kaj aldotrombono ofte ankaŭ estas preskribita la aldoklefo, ofte ankaŭ nomata „vjolklefo“. La c′ jen situas sur la tria linio.

Tenorklefo[redakti | redakti fonton]

Tenorklefo
Tenorklefo

La tenorklefo estas uzata por pasaĵoj en pli alta registro je malaltaj arĉ- kaj blovinstrumentoj (tenortrombono, violonĉelo, tenor-bas-instrumento de la gambovjola familio kaj fagoto). Orientiĝejo jen estas c′ sur la kvara linio.

Basklefo[redakti | redakti fonton]

Basklefo
Basklefo

La basklefo estas f-klefo, kiu fiksas la etan f sur la kvara linio ekde malsupre (do sur la linio inter la du punktoj). Oni uzas ĝin je malaltaj virvoĉoj kaj malaltaj arĉinstrumentoj (violonĉelo, kontrabaso kaj basinstrumento el la gambvjola familio), malaltaj blovinstrumentoj (fagoto, tenor- kaj bastrombono, tubjo, baritonkorno) kaj kelkaj frapinstrumentoj (timbaloj). Je klavarinstrumentoj la maldekstra mano estas plejofte notita en la basklefo, je orgeno ankaŭ la pedalaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam Guido de Arezzo proks. 1025 inventis la linian sistemon por la notado de muziko, li uzis por la markado de la duontono-paŝoj cf, per kiu li markis la plejofte koloran linion, sub kiu troviĝis la duonton-paŝo. Depende de la melodipaso oni poste metis ĉi tiujn klefojn en la kvadratnotacio sur unu el la kvar disponeblaj notlinioj por eviti la neceson de helplinioj.

C-klefo[redakti | redakti fonton]

La tiel ekestintaj c-klefoj ankaŭ pli malfrue estis uzataj kaj ĝis nun estas nomataj laŭ la kantvoĉoj, por kiuj ili taŭgas. Nur ilia aspekto ŝanĝiĝis. Sur la bildigo oni vidas: (a) malnovajn c-klefojn; (b) sopran- aŭ diskantklefojn; (c) mezosopranklefo; (d) aldoklefo; (e) tenorklefo (f) baritonklefo.

malnovaj kaj novaj c-klefoj

F-klefo[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la f-klefo

Por pli malalaj voĉoj ekestis samtempe kun la c-klefo la f-klefo, kiu indikas la etan f kaj kies formo estas deduktebla de la majuskla F (a). La unuaj f-klefoj situis sur la mezlinio, estis do fakte baritonklefoj (b). Poste venkis la nun kutima basklefo, kiu fiksas la 2-an linion de supre kiel f-linion (c).

G-klefo[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la violonklefo

Pro la pluevoluo de la muziko, aparte pro la notacio de instrumenta muziko, kiu parte sonis ekster la homa voĉamplekso, oni bezonis novan, pli altan klefon, la g-klefon (inventita proks. 1200). La nomo „sopranklefo“ estas evitenda, ĉar ekzistas samnoma c-klefo kaj ĉar la g-klefo estis uzata unuavice por la notado de violonvoĉoj. Ankaŭ la formo de ĉi tiu "violonklefo" evoluis el la litero de la indikata tono G, al kiu oni kroĉis hoketon, kiu devenus el kursiva d sur la apartena linio (d″).

Γ-klefo[redakti | redakti fonton]

Sur malnovaj notskriboj por klavarinstrumentoj oni ofte trovas liniaron kun ok aŭ pli da linioj, en kiun oni metis ĉiujn klefojn. La plej malsupra signo estis greka majuskla gamo, kiu dumtempe markis la grandan G. Ĉi tiu Γ-klefo por aparte malaltaj registroj ne konserviĝis.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La violonklefo iom post iom venkis kiel universala klefo por altaj registroj kaj plejparte anstataŭis la c-klefon. Nur por la notado de kantvoĉoj sopran-, aldo- kaj tenorklefoj estis normo ĝis vaste en la dua duono de la 19-a jarcento.

Eksternormaj klefoj[redakti | redakti fonton]

Klefoj ankaŭ povis situi sur alia linio ol kutime. Je la c-klefo tio ankoraŭ validas: la signo markas la c' sur malsamaj linioj, depende de tio, ĉu temas pri sopran- aldo-, tenor- aŭ baritonklefo. Sed pli malfrue ĉi tiu dislokado estis kutima ankaŭ je la aliaj klefoj. Ekzemple nia moderna basklefo devenis fakte de eksternorme metita baritonklefo. En franca barokmuziko ofte la g-klefo troviĝas sur la plej malsupra linio (franca violonklefo).

Oktigitaj klefoj[redakti | redakti fonton]

Malsupren oktigita violonklefo

Por eviti helpliniojn oni uzas kursivan, minusklan 8 sur aŭ sub la klefo, por indiki oktigon en la respektivan direkton. La violonklefo oktiga malsupren ekzemple estas ĉefe kutima por la tenorvoĉo. Ofte tamen la 8 je tio ne aperas, ĉar tenorvoĉoj notitaj per violonklefo kutime sen tio estas kantataj okton pli malaltaj ol notitaj. Malpli ofte oni uzas ĉi tiujn klefojn ankaŭ por instrumentoj, kiuj sen tio transponas oktige, ekz. gitaro (malsupren oktiga violonklefo), fluteto kaj sopranbekfluto (supren oktiga violonklefo) aŭ kontrabaso (malsupren oktiga basklefo). Foje ankaŭ troviĝas 15, kiu postulas la transponado je du oktoj (je la unua okto kunnombriĝas la unua tono, je la dua okto alvenas kromaj sep tonoj).

Tabulaturoj[redakti | redakti fonton]

Tabulatur
klefo

Je gitaroj kaj aliaj plukinstrumentoj ekzistas la ebleco noti anstataŭ per kutimaj notoj per tabulaturoj. Tiukaze oni skribas plejparte vertikalan „TAB“ anstataŭ klefon. Tabulaturoj por gitaro havas ses notlinioj, do unu por ĉiu kordo. La nombroj sur la linioj indikas, sur kiu freto la respektiva kordo estas prenenda.

Sian originon hava la tabulatura skribmaniero en la komponaĵoj por liuto el mezepoko kaj renesanco. Ĝis nun liutistoj ofte ne ludas laŭ modernaj notoj, sed la malnovaj aŭ priverkitaj tabulaturoj.

Klefo por diatona harmoniko[redakti | redakti fonton]

La diatona harmoniko havas kiel ŝanĝotona instrumento apartan notacion. Al tio apartenas propra klefo, kiu ekz. similas al minuskla h. Klefo kaj notacio por tirado kaj premado dependas de la instrumentotipo kaj de la eldonejo.

Frapinstrumentaj klefoj[redakti | redakti fonton]

Rektangula klefo Dustreka klefo

Por frapinstrumentoj ofte oni uzas unu el la du bildigitaj klefoj. Ekzistas diversaj interkonsentoj pri tio, kiu linio reprezentas kiun instrumenton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klefo estas rekomendata fare de la Lingva Konsultejo de Akademio de Esperanto. https://www.akademio-de-esperanto.org/akademio/index.php?title=Respondoj_de_la_Konsultejo#.C4.88u_.22kleo.22_a.C5.AD_.22klefo.22.3F
  2. Kle/o estas la ĉefa formo en la NPIV, en Vollstandiges Wörterbuch Esperanto-deutch de KRAUSE, en English-Esperanto-English Dictionary (2010) de WELLS, en la Granda vortaro esperanta-kroata, en la Ezperantó-magyar szótar, en Diccionario Amika, Español-Esperanto, en la Diccionario Amika, Español-Esperanto, en 新撰エス和辭典~Nova vortaro Esperanto-Japana, en la vortaro de Hugh Martin (Esperanto-íslensk orðabók – Esperanta-Islanda Vortaro), en Nederlands–Esperanto–Nederlands (kleo estas donata kiel la nura tradukaĵo en la nederlanda parto) , en Esperanta-rusa vortaro de Bokarev, en la Granda Esperanta-ukraina vortaro de Volodimir Pacjurko kaj aliaj. La du finnaj esperantaj poŝvortaroj, Esperanto-Dansk Ordbog, Esperanto–bulgara poŝvortaro, Esperanto–lietuvių ir lietuvių–esperanto kalbų žodynas, la Praktika Esperanto–Ĉina Vortaro kompilita de Cho Chao-ming kaj La Simpla Vortaro havas nur ”kleon”, ne ”klefon”. Ĝi (kleo) estas evitinda laŭ la Rokmuzika Terminaro de Bertilo Wennergren, sed tamen li ne klarigis tiun evitindecon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Willi Apel: Die Notation der polyphonen Musik: 900–1600. 4. Auflage. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1989, ISBN 978-3-7651-0180-9.