G.I. Bill of Rights

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La G. I. Bill of Rights, fakte Servicemen's Readjustment Act estis ellasita en 1944, por ke la usonaj soldatoj de la dua mondmilito povu facile realiĝi al la normala labora, paca vivo.

La leĝo originale entenis la sekvajn:

  • senlaborula mono por daŭro de unu jaro, post la elarmeiĝo
  • favoraj kreditoj por akiri memstarecon
  • Universitat-alira ebleco por ĉiuj batalintoj

Oni pridiskutis plej forte la lastan punkton. Tiu punkto kondukis al establo de amasuniversitatoj, kelkaj universitatoj triobligis siajn studentajn nombrojn de 1945 ĝis 1948. Tio ebligis studadon de personoj el socitavoloj, kiuj cetere tute ne partoprenis tion (malplimultoj, malriĉuloj).