Gregoro Demidjuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el G. DEMIDJUK)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gregoro Demidjuk
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1895 (1895-01-28)
Morto 30-an de novembro 1984 (1984-11-30) (89-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Demidjuk Gregoro (naskiĝis la 28-an de januaro 1895 (malnovstile) en Moskvo, mortis en 1985 samurbe) estis esperantlingva verkisto kaj tradukisto, aktiva en la SAT-movado inter 1922 kaj 1930.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Demidjuk naskiĝis en Moskvo la 28-an de januaro 1895 (la 9-an de februaro 1895 novstile). Lia patro estis fervoj-oficisto kaj konstante forestis el la hejmo. Siajn infanjarojn li do pasis sub zorgoj de la geavoj kaj de la patrino. Kiam mortis la geavoj, li estis nur kvinjara. Tiam lin flegis la frato de lia baptopatrino, kaj li de tiam ĉiam loĝis for de sia familio. Eklernis Esperanton ĉirkaŭ 1909. Poste studis en la Ĥemia Fakultato de Moskva Imperiestra Teĥnika Lernejo ekde 1912. Tie li konatiĝis kun unu instruisto-esperantisto en laboratorioj de la Teĥnika Lernejo, kiu direktis lin al la Moskva Societo Esperantista. De tiam li iom post iom ekaktivis en la movado.

En junio de 1922 li estis unu el la fondintoj kaj redaktoroj de La Nova Epoko, kaj poste ankaŭ iĝis readaktoro de Sennacieca Revuo kaj de la Bulteno de la Centra Komitato de SEU. Ankaŭ kunlaboris al La Ondo de Esperanto kaj al Sennaciulo. Li tradukis librojn Ŝtato kaj Revolucio, 1926 kaj Pri religio,1929, ambaŭ de Lenin, Komunista movado, kaj poste ankaŭ kelkajn verkojn de Stalin. Li estis membro de la Literatura Komitato de SAT dum multaj jaroj kaj respondecis pri la eldonoj de la asocio. Li estis arestita dum la Granda purigo la 10-an de marto 1938, sed li tamen travivis tiun periodon.

Kondamnita al okjara malliberigo, li fakte estis liberigita nur en 1955. Tiam li ne plu kuraĝis repreni kontakton kun SAT, kaj nur malmulte agadis en la movado.

Li mortis en Moskvo en 1985.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]