G5 Sahelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Verde: membroj de G5.

maldektra G5 sahelo, malongigite G5SG5, estas institucia kadro por regionaj kunordigo, evoluo kaj sekureco, kreita la 16-an de februaro 2014. Sahelo estas klimata spaco de nedifinitaj limoj, kiuj iras de Atlantiko ĝis la Ruĝa Maro, zono situanta sude de Saharo, 5 400 kilometrojn longa, kiu transiras de la sahara arideco ĝis la savano. Kutime la sekeco, la malriĉeco kaj la forgeso pri la ŝtatoj tuŝis la historion de tiu regiono kaj trafis en perforton, terorismajn grupojn kaj suferantan ekonomion. Ĝis nun tiu zono ne havis ununuran voĉon por defendi siajn interesojn, sed tio nun ekŝanĝiĝis.

"G5 Sahelo" naskiĝis en februaro 2014[1] kiel superregiona grupo, celanta ĉefe la sekurecon, impulsita de la prezidentoj de Maŭritanio, Mohamed Ould Abdel Aziz, kaj Niĝero, Mahamadou Issoufou; nun ĝi onsistas el kvin ŝtatoj de Sahelo: Burkino, Ĉado, Malio, Maŭritanio kaj Niĝero (Vd la noton). La aganta prezidanto estas la Prezidento de Maŭritanio kaj la grupo havas la sidejon en la ĉefurbo Nuakŝoto, kaj la Sekretario estas s-ro Najim Elhadj Mohamed el Niĝero, elektita la 19-an de decembro 2014 en eksterordinara pintkunveno de la organizaĵo.

Internacie agnoskita organizaĵo[redakti | redakti fonton]

Pro la forto de la radikala ĝihadismo en ĉi tiu regiono kaj la danĝero de interregionaj konfliktoj, tuj oni pripensis krei militforton kapablan respondi al tiu giganta defio. Pro tio, helpate de Francujo ĝi aperas kiel politika kaj ekonomia kontraŭpezo en Sahelo al la franca milita operaco “Barkhane”[2]. Garantiita unuaflanke de Francujo, kiu sukcesis atingi historian apogan rezolucion de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), kaj poste kun la kunlaboro de Germanujo, kun kiu impulsiĝs la “Alianco por Sahelo” (12 landoj, kiuj financas evoluigajn projektojn en tiu Sahela zono). G5 Sahelo, iom post iom, laboras en projektoj pri infrastrukturoj, transporto, energio, akvaj resursoj, nutra sekureco kaj eĉ adaptado al la klimatŝanĝo. En majo 2015 okazis la dua kunsido de Ministroj de G5 Sahelo, en Niĝero kun la aldona partopreno de la Ministroj pri internaj aferoj de Francujo kaj Hispanujo, kie oni debatis pri la ĝihadisma terorismo kaj la homa trafiko. Samjare, la 21-an de novembro Nĵameno (ĉefurbo de Ĉado) akceptis la novan pintkunsidon de ŝtatprezidantoj de G5 Sahelo, kie, post la atako al la hotelo Radisson de Bamako (ĉefurbo de Malio), ili interkonsentis krei komunan militforton kaj eviti, ke junuloj el Sahelo partoprenu en danĝeraj organizaĵoj kiel Boko Haram. Kvankam la komuna militforto ne efektiviĝis tiam, en 2017 Francujo petis de la Sekureca Konsilio de UN la devigan aprobon de tiu forto, kaj oni antaŭvidis buĝeton de 400 milionoj da eŭroj. Eŭropa Unio, siaflanke, apogis tiun monhelpon. La 2-an de julio 2017, la pintkunveno okazis en Bamako kaj tie oni lanĉis oficiale la transliman militforton[3]. La 6-an de decembro 2018, Maŭritanio estis la sidejo de la nova versio de G5. Tie oni jam parolis certe pri sekureco, sed ankaŭ pri aliaj kernaj temoj por la regiono, nome, lukto kontraŭ la malriĉeco, klimatŝanĝo, malproksimaj vilaĝoj kaj manko de ebloj por la junularo. Ŝajnas, ke la arĥitekturo de tiu ŝanĝo de direkto en tiu organizaĵo devenis de ĝia Konstanta Sekretario, sperta niĝera diplomato s-ro Mamam Sambo Sidikou, kiu estis ambasadoro en Usono kaj okupis gravajn postenojn en UNICEF, Save the Children (Savu la infanojn) kaj en pacaj misioj de UN en diversaj afrikaj landoj. Kiel dirite, Eŭropa Unio apogas firme tiun organizaĵon, ĉefe pro la grava migrada fenomeno al Eŭropo, kies itineroj trapasas ĝuste la grizajn zonojn de Sahelo. Pro tio Eŭropa Unio proponis, ke G5 estu sia “speciala partnero”.

Ŝtatmembroj[redakti | redakti fonton]

Lando Alirdato
Burkino Burkino 16-a de februaro 2014
Ĉado Ĉado 16-a de februaro 2014
Malio Malio 16-a de februaro 2014
Maŭritanio Maŭritanio 16-a de februaro 2014
Niĝero Niĝero 16-a de februaro 2014

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo grandparte baziĝas sur la artikolo de Rafaela Urueña el la Revuo Esperanto de aprilo 2019, paĝo 94.

Noto[redakti | redakti fonton]

Ne konfuzu Niĝeron kun Niĝerio, malgraŭ ke ambaŭ landoj havas la saman riveron, Niĝero, trafluantan ilin (de kiu ili havas preskaŭ similan nomon), la unua havas neniun limon situan ĉe la rando de maro, dum la dua havas la delton de Niĝero ĉe la Gvinea golfo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]