GLAT socia movado

GLAT-movado, geja movado, GLAT-aktivismo (angle LGBT social movements, Gay rights movement) estas socipolitika movado de GLAT-oj (lesbaninoj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj). Ĝia celo estas civila egaleco, respekto por homaj rajtoj, luktado kontraŭ diskriminacio kaj ksenofobio (kaj specife homofobio kaj heteronormativeco en la socio), kaj por la antaŭenigo de seksa libereco kaj toleremo. Ĝi estas ankaŭ movado por memkonscio pri GLAT kiel socia malplimulto, aparta komunumo, kulturo, aliflanke - por la integriĝo de GLAT en la socion. Krome, ĝi prezentas certajn principojn de socia organizado de la socio kaj sociajn kaj moralajn valorojn. Diversaj aspektoj de la GLAT-movado povas signife diferenci unu de la alia depende de la lando kaj historia periodo.
La unua organizשיעo, kiu antaŭenigis GLAT-rajtojn, estis la Scienc-Humanitara Komitato, fondita en 1897 en Berlino. La movado originis en Berlino en la 1920-aj jaroj, kaj ankaŭ en gravaj usonaj urboj kiel San-Francisko kaj Novjorko.
Hodiaŭaj organizitaj GLAT-movadoj konsistas el vasta gamo de politika aktivismo kaj kulturaj agadoj, inkluzive de politika lobiado, marŝoj aŭ strataj eventoj (kiel la Fiereco-parado), subtengrupoj, amaskomunikiloj, arto kaj esplorado.