GNOME

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
GNOME
Gnomelogo.svg

GNOME Shell.png

GNOME 3.12 montranta la Superrigardon
Programisto Skipo de programistoj
Lasta stabila versio 3.18 (23-a de septembro 2015)
Lasta testa versio 3.19.4 (20-a de januaro 2016)
Operaciumo GNU, Linukso, BSD, Unikso
Lingvo(j) 166 lingvoj
Programtipo grafika uzantinterfaco, grafika kodaro
Permesilo GPL, LGPL, MIT (libera programaro)
Retejo www.gnome.org
v  d  r
Information icon.svg

GNOME estas grafika uzantinterfaco por diversaj *NIX-sistemoj, kiaj Unikso, Linukso, Solaris kaj BSD. Ĝia tuta agordaro ŝangeblas per muso; tial la agordaj dosieroj estas kaŝitaj por kutimaj uzantoj.

La nomon “GNOME” (GNU Object Model Enviroment) eblas traduki el la angla kiel “objekt-modela medio de GNU”.

GNOME estas bazita sur la ilaro GTK+ (same kiel Xfce). Ĝi norme uzas la fenestrilon Metacity, sed povas uzi aliajn.

GNOME kontraŭ KDE[redakti | redakti fonton]

Kiam KDE aperis, ĝi uzadis la grafikan bibliotekon Qt, kiu tiam ne estis libera, sed nur senkosta (tamen, la kodo de KDE nun estas libera). Pro tio oni pensis, se la plej kompleta grafika programo por Linukso estas nelibera, tio estonte estus baro.

Samtempe aperis du malsamaj projektoj:

  • Harmony, kiu celis skribi tute liberan funkciaron kongruan kun QT.
  • GNOME, tute nova projekto gvidata de Miguel de Icaza kaj Federico Mena por krei kompletan grafikan uzantinterfacon.

Poste, kiam QT liberiĝis, tiu kialo malaperis, sed ambaŭ projektoj plu ekzistas, nun en pli sana konkurenco ol antaŭe; ambaŭ projektoj eĉ kunlaboras en aliaj grandaj projektoj, kiel freedesktop.

Esperantigo[redakti | redakti fonton]

Esperantigo antaŭeniras. Oni povas legi intervjuon kun kreinto de la malnova tradukprojekto. La laboro de tiu tradukskipo endormiĝis kaj tradukskipo ĉe Ubuntuo poste okupiĝis pri la Esperantigo de GNOME. Ekde la apero den GNOME 3 (2011) tradukskipo ĉe GNOME okupiĝas pri la tradukado de la pakaĵojn.

Tradukstato

  • septembro 2015 – 62% (eldono de GNOME 3.18)
  • septembro 2012 – 61% (eldono de GNOME 3.6)
  • marto 2012 – 66% (eldono de GNOME 3.4)
  • septembro 2011 – 60% (eldono de GNOME 3.2)
  • aprilo 2011 – 48% (eldono de la tria versio)
  • januaro 2011 – 32%
  • septembro 2010 – 23%
  • marto 2007 – 9%
  • marto 2006 – 3%

Kiam oni eldonis la trian version de GNOME oni eĉ positive menciis la Esperantan tradukskipon pro ĝia progreso (jen ligilo).

GNOME-j programoj[redakti | redakti fonton]

GNOME-aj distribuaroj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj distribuoj, kiuj entenas GNOME kiel aprioran grafikan labormedion:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]