Goo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el GOo)
Pri la aliaj signifoj de GOO rigardu en GOO.

Goo

emblemo

mensa sporto
Nombro de ludantoj 2
Komplekseco de reguloj meza
Strategio multaj
Hazardo forestas
Necesaj kapabloj strategia kaj taktika pensado
vdr
Gotabulo
En ĉina lingvo goo nomiĝas weiqi.

Goo (japane: go 碁 aŭ igo 囲碁, ĉine: wéiqí 圍棋, koree: baduk 바둑) (ankaŭ vejĉio, vejĉi-ludo) estas tabulludo ludata sur tabulo kun 19×19 linioj, kun nigraj kaj blankaj rondaj ŝtonetoj. Entute estas 361 ludŝtonoj - 181 nigraj ŝtonoj el nigra ardezo kaj 180 blankaj ŝtonoj, tradicie farita el konkoj, kaj lignaj bovloj por enmeti la ludŝtonoj.

Goo estas konsiderita kiel la plej malnova tabulludo en la mondo ankoraŭ ludata hodiaŭ. En Orienta Azio, Goo estas konsiderata ludo kiu evoluigas kapablecon de logiko, abstrakta planigado kaj imagpovo kaj ĝi estas regule ludata de dekoj da milionoj ĉie en la mondo, la plej granda parto de ili en la Malproksima Oriento. Malgraŭ la simpleco de ĝiaj reguloj, Go estas komplika ludo kun grandega nombro da ebloj. La reguloj uzataj en diversaj landoj estas preskaŭ la samaj, tamen ekzistas malgrandaj diferencoj ekz. pri poentokalkulado.

Unu el du ludantoj havas nigrajn ŝtonetojn, kaj la alia havas blankajn. La ludantoj alterne metas ŝtonetojn sur la tabulon, sur la interkruciĝojn de la linioj, kaj konkuras por ĉirkaŭi per la ŝtonetoj pli grandan teritorion ol la kontraŭula teritorio.

La aparto de goo estas unue ĝia granda komplekseco - ekzistas multnombraj variaĵoj, kaj la plialtigo de la ludnivelo kaj la plibonigo de la stilo estas taskoj pri kiuj ludanto povas labori dum sia tuta vivo. Aliflanke la bazaj reguloj estas tiel simplaj, ke eblas lerni ilin tre rapide.

Strategio estas grava, sed ne ununura aspekto de la ludo: goo povas stimuli meditadon, instigas la spiriton kaj spegulas la personecon de iu ludanto. Estas karaktera trajto de la go-ludo, ke ĝi ebligas dedukteblon de multaj ĝeneralaj vivosaĝecoj.

"Se ie en la universo ekzistas aliaj inteligentuloj, ili eble konas ŝakon, sed plejverŝajne tamen goon" (Emanuel Lasker, ŝakisto).

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino en Ĉinio[redakti | redakti fonton]

La plej frua priskribo de la ludo estas ĝenerale akceptita esti la historia skribaĵo de Zuo Zhuan [1] (prononco: dzŭo ĝŭan) ĉirkaŭ la 4-a jarcento a.K.E.[2], priskribante historian eventon el 548 a.K.E. Goo ankaŭ estas priskribata en la XVII-a Libro de la Analektoj de Konfuceo (ĉirkaŭ la 3-a jarcento a.K.E.)[2] kaj en la du libroj verkitaj de Menceo[3] (ĉirkaŭ la 3a jarcento a.K.E.)[2]. En ĉiuj tiuj verkoj, la ludo nomiĝas yì (弈). Hodiaŭ, en Ĉinio, ĝi nomiĝas weiqi (simpligita ĉina skribo: 围棋; tradicia ĉina skribo: 圍棋; pinjine: wéiqí; sistemo Wade-Giles: wei ch'i).

Goo unue ludatis sur 17x17 vica krado, sed 19x19 krado iĝis normala je la tempo de la Dinastio Tang (618-907). Legende, la origino de la ludo estas la ĉina imperiestro Yao (2337-2258 a.K.E), kiu supozite petis lian konsiliston Shun fasoni ĝin por lia sendisciplina filo Danzhu, por klarigi al li astronomajn konstelaciojn. Sed la filo tute ne interesiĝis pri steloj, sed preferis la ludŝtonetojn kaj tiel kreiĝis la weiqi-ludo. Certigitaj pruvoj pri la ekzisto de la ludo indikas ĉirkaŭ 2500 jarojn, kiam ĉinaj reĝoj malcedante intermilitis (475 ĝis 221 a.K.E.). Aliaj teorioj proponas ke la ludo estis devenita de ĉinaj gentaj militsinjoroj kaj generaloj, kiu uzis ŝtonetojn por kartigi atakajn situaciojn.

En Ĉinio, Goo estis sentata kiel la favorata ludo de la aristokrataro, kaj Xiangqi (prononco: ŝiang ĉi, ĉina ŝako) estis la ludo de la popolo. Goo estis konsiderata unu de la kvar kulturataj artoj de la ĉina lernanta aristokrato, kun kaligrafio, pentrado, kaj ludi la muzikilon guĉino.

Disvastigado al Japanio kaj Koreio[redakti | redakti fonton]

Koreaj ludantoj, tradicie vestitaj, ludas en fotografaĵo de inter 1910 kaj 1920.

Goo estis prezentata al ambaŭ Japanio kaj Koreio, iam inter la 5-a kaj la 7-a jarcentoj K.E., kaj estis favorata inter la altaj klasoj. En Koreio, la ludo nomiĝas baduk (hangul: 바둑), kaj alia versio de la ludo nomata Sunjang baduk estiĝis en la 16-a jarcento. Sunjang baduk iĝis la precipa variaĵo ludata en Koreio ĝis la fino de la 19-a jarcento.[4][5]

En Japanio, kie ĝi nomiĝas go (?)igo (囲碁?), la ludo iĝis ŝatata en la japana imperiestra korto en la 8-a jarcento[6], kaj inter la ĝenerala popolo en la 13-a jarcento.[7] En 1603, Tokugawa Ieyasu reestablis la unuecan nacian registaron. En la sama jaro, li enpostenigis la tiame plejbonan ludanton en Japanio, budhisman monaĥon nomitan Nikkai, en la posteno Godokoro (Ĉefadministristo de Goo).[8] Nikkai renomiĝis Honinbo Sansa kaj fondis la Honinban lernejon.[8] Diversaj konkursantaj lernejoj fondiĝis baldaŭ poste.[8] Ĉi tiuj oficiale agnoskitaj kaj subvenciataj Go-lernejoj ege plibonigis la goludadan nivelon kaj kreis la Goan rangan sistemon por rangigi ludantojn.[9] Ludantoj de la kvar lernejoj (Honinbo, Jasui, Inue kaj Hajaŝi) konkuris en la ĉiujaraj "kastelaj ludoj", ludataj dum ĉeesto de la Ŝoguno.[10] En Japanio estas 30 milionoj da ludantoj de tiu ludo[11].

Vidu ankaŭ: Historio de Goo

Regularo[redakti | redakti fonton]

Simplaj reguloj[redakti | redakti fonton]

Nigro ne povas ludi en A ĉar ĝi estos sinmortiga movo - la ŝtono ne havos gradojn da libereco. Aliflanke, li povas ludi en B ĉar tiam li kaptos la ŝtonojn markitajn en la triangulo kaj la teamo havos 2 gradojn da libereco finfine.

Du ludantoj, Nigra kaj Blanka, alterne surmetas ŝtoneton de sia propra koloro sur neokupatan interkruciĝojn de la krado sur gotabulo. Nigra ĉiam metas unue, malsame al ŝako. Se ekzistas granda diferenco de lerteco inter la ludantoj, Nigra tipe povas meti du aŭ pliajn ŝtonetojn sur la gotabulon por la unua movo. Post surmetado, ludanto ne rajtas movi ŝtoneton al alia punkto.

Vertikale kaj horizontale najbaraj ŝtonetoj de la sama koloro estas ŝtonaro. Neokupata punkto najbare al ŝtoneto nomiĝas "libero" por tiu ŝtoneto. Ŝtonaroj havas la liberojn de ĉiuj eroj. La ŝtonaro ne povas poste dividiĝi, kaj efektive iĝas unu pligranda ŝtono. Nur tiuj ŝtonetoj, kiuj estas kunigataj per la linioj sur la gotabulo, ŝtonariĝas; ŝtonetoj, kiuj estas diagonale najbaraj, ne estas kunigataj.

Ŝtonaro devas havi almenaŭ unu liberon por postresti sur la gotabulo. Kiam ŝtonaro estas ĉirkaŭita de kontraŭaj ŝtonetoj, tiel ĝi ne havas liberojn, ĝi estas kaptita kaj devas esti forigata. Plejaj regularoj ne lasas ludanton meti ŝtoneton tiel ke libero mankas al unu el siaj propraj ŝtonaroj, krom la sekva escepto. La regulo ne aplikiĝas se ludi novan ŝtoneton rezultigas la kapton de unu aŭ pli de la kontraŭaj ŝtonetoj. Tiuokaze, la ŝtonetoj de la kontraŭulo estas unue kaptataj, kaj la ĵus surmetita ŝtoneto do havas almenaŭ unu liberon.

Ludantoj ne povas agi tiel, kiel la ludo estas ekzakte en antaŭa situacio. Tiu regulo, nomita la Koa-regulo (el la japana 劫 kō "eono"), malebligas ripeti senfine.

Anstataŭ meti ŝtoneton, ludanto rajtas pasi (fari nenion). Ĉi tiu situacio kutime okazas kiam la ludanto pensas ke neniu utila movo restas. Kiam ambaŭ ludantoj pasas sinsekve, la ludo finiĝas kaj la teritorioj devas kalkuliĝi.

Vidu jenajn artikolojn:


Tradicio pri goo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj ludiloj[redakti | redakti fonton]

Kvankam ja eblas ludi sur kartonpeco kaj kun sako da plastaj ŝtonetoj, goludantoj ofte fieras pri siaj goludiloj.

En Ĉinio oni ĉiam ludas sur plata lignotabulo, kiu estas ĉirkaŭ 5 cm dika. Oni tradicie sidis, kiel ankaŭ hodiaŭ, sur seĝoj ĉe tablo, nur malofte sur la planko. En Japanio la tradicia gotabulo (goban) estas dika, ankaŭ el ligno, sed proksimume 15 ĝis 20 cm dika kaj staras sur piedoj. Prefere ĝi estas fabrikita el la malofta, iom orkolora ligno de la kaja-arbo (torreya nucifera). La plej bonaj estas el ligno de pli ol 700-jaraj arboj.

Etiketo[redakti | redakti fonton]

Multaj homoj alte taksas etiketon dum goludo. Laŭ tiu etiketo oni ĉiam respektu la alian ludanton, tiel ke li neniam sentu sin malagrabla pri la ludo. Ĉefe gravas kial oni ludas goon. Kialoj povas esti por ripozi, ĝui ĝin, por lerni, por instrui kaj multaj aliaj kaŭzoj. Oni ĉiam respektu la kialon de la kontraŭulo. Tamen iuj ludas ĉefe por gajni. Tio tute kontraŭas la filozofion de la ludo, kiu baziĝas sur tradicia azia kulturo. Tiel fieraĉado pri venko, moko pri malvenko aŭ similaj agoj tutklare kontraŭas la bonan etiketon de goo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanto havas longan tradicion inter go-ludantoj. Matthias Reimann estas esperantisto el Nordhausen, urbo en la federacia lando Turingio de Germanio, kiu interalie aktivas en la regiona Esperanto-Societo Sudharco, sed internacia plej elstaras kiel estrarano de la Esperantista Go-Ligo Internacia kaj kiel organizanto de retaj Goo-turniroj sur interreta Kisedo Go-Servilo, kiun partoprenas interesatoj pri goo kaj Esperanto el la tuta mondo uzante komputilojn.

Ankaŭ Karl-Ernst Paech estis honora prezidanto de la Esperantista Go-Ligo Internacia kaj motoro de de la Germana Go-Asocio. Laŭ la Germana Go-Asocio, li dum sia vivo estis konsiderita "la plej fama pioniro, arkitekto, ludanto kaj patrono de Goo en Eŭropo" kaj sen li "ne ekzistus Goo en ĝia nuna formo en Eŭropo" [12].

Esperanto estas uzata por diskonigi internacian go-turniron en la interreto en 2021. Esperanto estas unu el la du turnirlingvoj (flanke de la angla)[13].

Libroj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Invito al go-ludo de Minosuke Emori, 2004. [1] Arkivigite je 2006-08-31 per la retarkivo Wayback Machine
  • Fundamento de taktiko kaj strategio en go-ludo de Minosuke Emori, 1981.
  • Goo estas facila ludo de Izumidani Masanori. (9x9 go-ludo kun instrukcioj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Potter 1985; Fairbairn 1995
  2. 2,0 2,1 2,2 Brooks 2007
  3. Potter 1984; Fairbairn 1995
  4. History of Korean Baduk Arkivigite je 2021-02-25 per la retarkivo Wayback Machine (angle "historio de korea Goo"), publikigita fare de la Korea Asocio por Baduk (=Goo), alirita la 22-an de aŭgusto 2019
  5. Fairbairn 2000
  6. History of Go in Japan: part 2 (angle "historio de Goo en Japanio: parto 2"), arkivigita el la originalo en julio 2014, alirita la 22-an de aŭgusto 2019
  7. History of Go in Japan: part 3 (angle "historio de Goo en Japanio: parto 2"), arkivigita el la originalo en julio 2014, alirita la 22-an de aŭgusto 2019
  8. 8,0 8,1 8,2 GoGoD (Fairbairn & Hall) (2007), "Timeline 1600–1867", History and Timelines 
  9. GoGoD (Fairbairn & Hall) (2007), "Honinbo Dosaku", Articles on Famous Players 
  10. GoGoD (Fairbairn & Hall) (2007), "Castle Games 1626–1863", History and Timelines 
  11. (de) Was ist Go?, Deutscher Go-Bond E.v,
  12. Nekrologo pri Karl-Ernst Paech de la Germana Go-Asocio Deutscher Go-Bund
  13. (de, en, zh, jp, eo) International “End Polio Now” Go Tournament, (klaku tie sur " + " antaŭ Esperanto por vidi la tekston)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.