GQ (revuo)
| GQ | ||
|---|---|---|
| revuo | ||
| Komenco | 1957 vd | |
| Lando(j) | Usono vd | |
| Sidejo | Nov-Jorko | |
| Agareo | ||
| Posedata de | Condé Nast vd | |
| Filioj | GQ JAPAN (en) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
GQ (aŭ ĝia antaŭa plena nomo: Gentleman's Quarterly, esperantigita Kvaronjare de Ĝentelmanoj/Sinjoroj) estas usona porvira revuo, kiu fokusiĝas al stilo, modo kaj kulturo por viroj, same kiel diversaj temoj kiel ekzemple: manĝaĵo, kino, taŭgeco, sekso kaj rilatoj, sukcesrakontoj, vojaĝado, aŭtoj, sporto, teknologio, sano kaj libroj.
Ĝi estas la plej malnova porvira revuo en la mondo.
La revuo unue lanĉiĝis en 1957 en Usono sub la nomo "Apperal Arts", kiel kvaronjara revuo por viroj pri modotemoj. En 1958 la vorto Apparel estis forigita de la emblemo. Ĝi estis modelita laŭ la revuo Esquire. [1] [2][3] [4] [5]
En 1983, Condé Nast transprenis la revuon, kaj la redaktoro Art Cooper decidis ŝanĝi la naturon de la revuo kaj aldoni artikolojn pri temoj krom modo. Samtempe, redaktistoj tra la mondo esprimis intereson pri la revuo en ĝia nova formato kaj komencis adopti la formulon.
Jim Nelson funkciis kiel redaktisto ekde 2003. En 2013, la cirkulado de la revuo estis proksimume 940,000 ekzempleroj.
Krom Usono, GQ estas nuntempe eldonata en la jenaj 18 landoj: Aŭstralio (per licencitoj), Brazilo, Ĉinio (per licencitoj), Francio, Germanio, Britio, Barato, Italio, Japanio, Meksiko, Portugalio (per licencitoj), Rumanio, Rusio, Hispanio, Sud-Afriko (per licencitoj), Sud-Koreio (per licencitoj), Tajvano, Turkio.
Laŭ la gazeto The Guardian, la brita versio de la publikaĵo havis eldonkvanton de 120 019 ekzempleroj en 2009.
GQ ĉiujare elektas la GQ-Virojn de la Jaro ĉe festo. Elstaraj personecoj el la internacia, spektakla kaj muzika industrio, same kiel el la socio, sporto, kulturo kaj modo estas nomumitaj. [6]
La 19-an de aprilo 2018, la redakcio de GQ publikigis artikolon titolitan "21 libroj, kiujn vi ne bezonas legi", en kiu la redaktistoj kompilis liston de verkoj, kiujn ili opiniis supertaksitaj kaj superfluaj. Inter la verkoj en ĉi tiu listo estis The Catcher in the Rye (La Gardisto en la Sekalo), The Alchemist (La alkemiisto), A Farewell to Arms (Adiaŭo al Armiloj), The Old Man and the Sea (La oldulo kaj la maro), The Lord of the Rings (La Mastro de la Ringoj), kaj Catch-22 (Kaptilo-22). .[7][8] La recenzo de GQ ankaŭ kritikis La Biblion, nomante ĝin ripetema, memkontraŭdira, tro sentimentala kaj malsaĝa. La artikolo kreis grandegan reagon inter interretaj komentistoj. [9]
GQ estis asociita kun metrosekseco, rememorigante revuojn kiel The Face, Esquire, Arena kaj FHM. La verkisto Mark Simpson kreis la terminon metrosekseco en artikolo por la brita gazeto The Independent. [10] La usona GQ unue nomis ĝin "Viroj de la Jaro" en 1996, en speciala numero de la revuo, poste sekvis GQ UK, GQ India, GQ España kaj GQ Australia. [11]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sterlacci, Francesca. (2009) The A to Z of the Fashion Industry. Lanham, MD: Scarecrow Press. ISBN 978-0810870468.
- ↑ "Esquire | American magazine", Encyclopedia Britannica. (angle)
- ↑ "History of Eire Magazine", DKC, May 21, 2015. (en-US)
- ↑ Magazine Data, page 140: Gentlemen's Quarterly. Arkivita el la originalo je October 12, 2020. Alirita January 13, 2009 .
- ↑ "GQ: American magazine", Encyclopædia Britannica. (angle)
- ↑ (November 19, 2015) “Watch Tracy Morgan and Donald Trump Welcome You to GQ's Men of the Year Issue”, GQ. Alirita December 10, 2015..
- ↑ "21 Books You Don't Have to Read", April 19, 2018.
- ↑ Schwartz, Dana (April 20, 2018). "GQ suggests people not read Catch-22, Catcher in the Rye, more — and it's totally fine". Entertainment Weekly. Archived from the original on August 1, 2020. Retrieved July 16, 2020.
- ↑ Bryant, Taylor, "White Men Are Mad That This 'GQ' List Dismisses Books By White Men", April 20, 2018. (angle)
- ↑ Simpson, Mark, "Here Come the Mirror Men", The Independent, November 15, 1994.
- ↑ Safire, William, "On Language; Metrosexual", December 7, 2003. (en-US)

