Grand Theft Auto V

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el GTA V)
Grand Theft Auto V

Disvolvo Rockstar North
Eldoninto Rockstar Games
Distribuo Take-Two Interactive
Scenaro Dan Houser
Muziko The Alchemist
Produktoro Leslie Benzies
Serio Grand Theft Auto
Platformo Xbox 360
Licenco nelibera permesilo
Ĝenro ago-aventura ludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 18
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Grand Theft Auto V estas ago-aventura videoludo kreita de Rockstar North kaj eldonita de Rockstar Games. Ĝi aperis la 17-an de septembro 2013 por la videoludiloj PlayStation 3 kaj Xbox 360, la 18-an de novembro 2014 por la PlayStation 4 kaj Xbox One, kaj la 14-an de aprilo 2015 por Microsoft Windows. Kiel membro de la serio de ĉefaj ludoj de Grand Theft Auto, ĝi sekvas post Grand Theft Auto IV kiu aperis en 2008. La ludo okazas en la fikcia urbo San Andreas, kiu troviĝas en Suda Kalifornio. La rakonto en la unuludanta reĝimo sekvas la agojn de tri krimuloj, kiuj provas fari rabojn malgraŭ la premo de registara agentejo. La malfermita mondo permesas al la ludantoj libere viziti San Andreas kaj la fikcian urbon Los Sandos, kiu baziĝas sur Los Angeles.

La ludo povas esti ludita aŭ laŭ interna vidpunkto (oni vidas per la okuloj de la rolulo) aŭ laŭ ekstera vidpunkto (malantaŭ la rolulo). Oni veturas en la mondo piede aŭ veturile. La ludantoj povas elekti ŝanĝi sian rolulon (inter la tri ĉefaj) dum aŭ ekster la misioj. La rakonto fokusiĝas pri raboj, kaj en multaj misioj la rolulo devas pafi homojn aŭ konduki veturilon. Sistemo de «volita» (angle wanted) montras kiom la rolulo malrespektis leĝojn kaj kiom forte policaj fortoj respondos. Grand Theft Auto Online, la plurludanta reta reĝimo permesas al ĝis 30 ludantoj esplori la mondon samtempe, kaj kunlabori aŭ konkuri.

La kreado de Grand Theft Auto V ekis rapide post la apero de Grand Theft Auto IV. Pluraj oficejoj de Rockstar en la mondo samtempe faris la ludon. Antaŭaj projektoj kiel Red Dead Redemption kaj Max Payne 3 influis la kreadon. La ideo krei rakonton ĉirkaŭ tri ĉefaj roluloj (anstataŭ nur unu) estas novaĵo kompare al la antaŭaj ludoj. La plimulto de la kreada laboro estis krei la malfermitan mondon. Pluraj skipoj iris al Kalifornio kaj ĉirkaŭ por akiri informojn por la kreado. Rockstar eldonis memstare parton de la muzikaro de Grand Theft Auto V. Skipo kunlabore komponis tiun muzikaron ene de pluraj jaroj.

Oni multe reklamis kaj atendis la ludon. Post ĝia apero, la ludo iĝis la distra komercaĵo kiu vendiĝis plej rapide. Ĝi akirigis pli ol 800 milionojn da usonaj dolaroj ene de la unua tago, kaj pli ol miliardon ene de la tri unuaj tagoj. Recenzistoj grandskale laŭdis ĝin. Ili laŭdis la sistemon de pluraj roluloj, la malfermitan mondon, ĝian aspekton kaj ludmanieron. La ludo kaŭzis polemikojn rilate al kiel virinoj estas montrataj, kaj pro misio en kiu ostaĝo estas torturita. La ludo ricevis multajn premiojn el la videoluda gazetaro. La ludo estas ofte menciita kiel unu el la plej bonaj videoludoj. Fakte pro la vendo de pli ol 75 milionoj da kopioj, ĝi estas unu el la plej venditaj videoludoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]