Gaŭlo-itala lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La gaŭlo-itala lingvaro estas grupo de lingvoj apartenantaj al la latinida lingvaro. Alia lastatempa nomo, postulita de la lingvisto Geoffrey Hull en 1982, estas padana.

Geografia distribuado[redakti | redakti fonton]

Tradicie parolita en norda Italio, suda Svislando, San-Marino kaj Monako, plejmulto el la gaŭlo-italaj lingvoj kolapsis en ĉiutaga uzo al itala. La vasta plimulto de nunaj parolantoj estas dulingvaj kun la itala. Tiuj lingvoj daŭre estas parolitaj de kelkaj enmigrintoj en landoj kun itala deveno. Ligura estas konata en Monako kiel monaka lingvo.

La venecia lingvo estas kutime konsiderita kiel ano de malsama dialektokomunumo, dum kelkaj publikaĵoj lokigas ĝin inter la gaŭl-italaj dialektoj.

Subgrupoj[redakti | redakti fonton]