Gabriel Boric


Gabriel BORIC Font (prononcu [ɡaˈβɾjel ˈboɾitʃ ˈfont], proksimume gaBRJEL BOriĉ FONT; Punta Arenas, 11-a de februaro 1986) estas ĉilia politikisto. Post deĵorado kiel deputito de la Respubliko en reprezento de la Regiono de Magelano kaj Ĉilia Antarkto, li estas eksprezidanto de Ĉilio, posteno kiun li oficiale okupis de la 11-a de marto 2022 ĝis la 11-a de marto 2026.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kiel studento de la Fakultato de Juro de la Universitato de Ĉilio, Boric estis prezidanto de la Federacio de Studentoj dum la periodo 2011-2012 kaj unu el la ĉefaj estroj de la studentaj mobilizoj de 2011. En la parlamentaj elektoj de 2013 li estis elektita kiel deputito por la Regiono de Magelano: kiel reprezentanto de la distrikto n.º 60 por la leĝdona periodo 2014-2018, kaj poste, en la parlamentaj balotoj de 2017, kiel deputito en la distrikto numero 28 por la periodo 2018-2022.
Boric partoprenis en la kreo de la Ampleksa Fronto (FA), koalicio de partioj kaj movadoj de maldekstro. En aŭgusto de 2021 li estis nomumita kiel prezidanta kandidato de Socia Konverĝo, partio kiun li estis fondinta en 2018, kaj de la FA. Post gajni en la internaj balotoj de la 18a de julio 2021, li iĝis la prezidanta kandidato de la koalicio Apruebo Dignidad por la prezidanta elekto de tiu jaro. En la dua balotado realigita la 19an de decembro 2021, li akiris 55,8% de la voĉdonoj, estante elektita kiel Prezidanto de la Respubliko kun la plej granda nombro de voĉdonoj en la historio de Ĉilio.[1] Nur 36-jara, li estos ankaŭ la plej juna prezidanto en la historio de la lando kaj la unua naskiĝinta post la puĉo de 1973.[2][3]
La 11-an de marto 2022 Gabriel Boric estis proklamita prezidento de Ĉilio, nome la plej juna kaj la plej voĉdonita.

Prezidanteco
[redakti | redakti fonton]
Kabineto
[redakti | redakti fonton]
En januaro 2022,[4] Boric anoncis sian kabineton, kiu inkludis membrojn de la koalicioj Mi Aprobas Dignon kaj Demokrata Socialismo kaj ankaŭ senpartiulojn.[5] 14 el la 24 ministroj estis virinoj, kio igis ĝin la unua kabineto de Ameriko kun plimulto da ministrinoj.[6] Ĝi ankaŭ enhavis la unuajn malkaŝe GLAT-ajn ministrojn, nome Alexandra Benado kaj Marco Antonio Ávila,[7], kaj Maya Fernández, nepinon de la puĉita eksprezidanto Salvador Allende.[6]
Boric ankaŭ ministrigis tri aliajn iamajn studentajn gvidantojn: Camila Vallejo fariĝis registara porparolanto, Giorgio Jackson fariĝis ĝenerala sekretario de la prezido, kaj Nicolás Grau fariĝis Ministro pri Ekonomio, Evoluigado kaj Turismo.[4][8]
Ricardo Ffrench-Davis, pri kiu oni spekulativis ke li fariĝos Ministro pri Financo, klarigis ke li konsideris sian aĝon de 85 jaroj troa por la tasko, sed deklaris sin preta konsiladi.[9] Kiam Mario Marcel anonciĝis kiel estonta Ministro pri Financo en Januaro 2022, la Borso de Santiago reagis favore, kun kresko de la prezindico je 2.35%.[10]
Boric reorganizis sian kabineton tri fojojn en jaro kaj duono, la lastan en aŭgusto 2023 pro malaltaj niveloj de civitana aprobo, publikaj zorgoj pri krimo kaj inflacio, kaj enketo pri registara korupto.[11][12]
Politiko
[redakti | redakti fonton]Ekstera politiko
[redakti | redakti fonton]Dum la Israela-Hamasa milito en 2023 li akuzis Israelon pri "neakceptebla rompo de internacia humanitara leĝaro" kaj efektivigo de politiko de "kolektiva puno". Ĉilia ambasadoro en Israelo, Jorge Carvajal estis revokita. Ĉilio havas la plej grandan kaj unu el la plej malnovaj palestinaj komunumoj ekster la araba mondo.
Besta bonfarto
[redakti | redakti fonton]Boric faris programon de dek promesoj pri besta bonfarto dum sia kampanjo, el kiuj li realigis nur kelkajn. Ignacia Uribe, de la porbesta organizo Fundación Veg, taksis kiel sukcesojn la enkondukon de "senviandaj mardoj" en la mezlernejojn ekde 2024,[13] laŭ kaj memorige pri antaŭa iniciato "meatless monday", do senvianda lundo de 2009 el Usono, kaj la celon de 50%-e planta manĝaĵo de la Ministerio pri Agrikulturo (ĝi sukcese atingis 25% en 2024). Kiel neplenumitajn promesojn ŝi menciis malpermeson de bestaj cirkoj kaj bestoĝardenoj kaj enkondukon de konstitucia kaj leĝa agnosko de la sentipoveco de bestoj.[14]
| Antaŭe: | Prezidento de Ĉilio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Sebastián Piñera | 2022 - 2026 | José Antonio Kast |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gabriel Boric fariĝas la plej voĉdonita prezidento de Ĉilio.
- ↑ Gabriel Boric, la jarmilulo plej juna prezidento de Ĉilio.
- ↑ Nicolás Lazo Jerez (2022-01-31) Ŝanĝo de registaro en Ĉilio: la reveno de la (fragila) espero (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-08-25. Alirita 2023-10-31 .
- 1 2 "Chile president-elect Boric unveils women-majority cabinet", retejo de Al-Ĝazira, 21-a de januaro 2022.
- ↑ Carlos Reyes (21-a de januaro 2022) Socialismo Democrático valora incorporación al gabinete de Gabriel Boric: "Hay cambios profundos que se tienen que impulsar, para eso se requiere construir mayoría". Arkivita el la originalo je 21-a de januaro 2022. Alirita 23-a de marto 2022 .
- 1 2 Bartlett, John, "Chile's president-elect names progressive, majority-women cabinet", The Guardian, 21-a de januaro 2022.
- ↑ Marco Antonio Ávila se convierte en el primer profesor abiertamente homosexual en liderar el Ministerio de Educación (hispane) (21-a de januaro 2022). Arkivita el la originalo je 30-a de januaro 2022. Alirita 31-a de januaro 2022 .
- ↑ Ministro Grau dice que inflación trae "beneficios" a las pymes y desata críticas de gremios y economistas. La Tercera (3-a de aŭgusto 2022). Arkivita el la originalo je 18-a de oktobro 2022. Alirita 18-a de oktobro 2022 .
- ↑ Parrini C., Gianluca, "Ricardo Ffrench-Davis, asesor económico de Boric: "Cerrar las AFP hoy sería una tontera"", Radio Bío-Bío, 5-a de januaro 2022. (hispane)
- ↑ Córdova, Eduardo, "Nombramiento de Mario Marcel provocó un alza en la bolsa de Santiago", La Nación, 21-a de januaro 2022. (hispane) Arkivigite je 2022-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ . Chile's president reorganizes cabinet for 3-rd time amid low approval rating (angle) (17-a de aŭgusto 2023). Arkivita el la originalo je 27-a de aŭgusto 2023. Alirita 23-a de aŭgusto 2023 .
- ↑ "Chile's President Shakes Up Cabinet Amid Corruption Probe and Low Approval Rating", Bloomberg.com, 16-a de aŭgusto 2023. (angle)
- ↑ artikolo "Martes Sin Carne ... beneficiara a más de 383 mil estudiantes" ("Senvianda mardo... profitigos pli ol 383 000 studentojn") en la retejo cualestuhuella.cl la 21-an de aŭgusto 2024 (hispane)
- ↑ Intervjuo ĉirkaŭ minuto 24:00

