Gabriel Celaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel Celaya
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1911 (1911-03-18)
en Hernani
Morto 18-an de aprilo 1991 (1991-04-18) (80-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispanaeŭska vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato Centra de Madrido vd
Familio
Edz(in)o Amparo Gastón vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoinĝeniero • prozisto • dramaturgo • eseisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gabriel Celaya (18-a de marto, 191118-a de aprilo, 1991) estis hispana poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Hernani (provinco Gipuzkoa) la 18-an de marto de 1911. Lia tuta kaj vera nomo estis Rafael Gabriel Juan Múgica Celaya Leceta, kio ebligis al li subskribi verkojn kiel Rafael Múgica, Juan LecetaGabriel Celaya, kio indis kiam oni devis barakti kontraŭ la frankisman cenzuron aŭ antaŭe kontraŭ politikajn malfacilaĵojn. Li studis en Eŭskio kaj iam loĝis en Francio.

El 1927 ĝis 1935 li loĝis en la "Residencia de Estudiantes" (Studenta Restadejo, fama tiama kulturcentro), kie li konatiĝis kun Federico García Lorca, Salvador Dalí, Luis Buñuel kaj José Moreno Villa. Li ekverkis en 1932 kaj militservis en 1933. En 1934 li konatiĝis kun Pablo Neruda. En 1935, jam inĝeniero, li veturis al Britio kaj poste eklaboris en familia entrepreno; samtempe li ekaperigis siajn verkojn per unu el siaj nomoj. En 1936 eksplodis la intercivitana milito kaj li soldatis en la respublikana flanko, ĝis 1937 kiam li estis prizonulita en Bilbao. Samjare li edziĝis al Julia Cañedo, kiu naskis du filojn.

En 1946 li ekkonis Amparo Gastón kiu estos lia kunulo post kelkaj jaroj kaj kuneldonisto. En 1954 li forlasis sian edzinon kaj familion kaj en 1956 la familian entreprenon kaj lian laborpostenon por translokiĝi al Madrido kie li vivos kun Amparo Gastón kaj por la poezio kaj la literaturo. En 1965 li konis en Madrido la kuban poeton Nicolás Guillén kaj poste li veturos foje al Kubo. En 1967 li konis la faman tiaman kantiston Paco Ibáñez, kiu kantos multajn el liaj poemoj kaj ĉefe famigos lian poemon "La poesía es un arma cargada de futuro" (Poezio estas armilo ŝargita per futuro, kiu cetere estas la titolo de esperantlingva antologio de hispanlingva poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia, prilaborita kaj aŭtorita de Miguel Fernández, kiu entenas ankaŭ kelkajn liajn poemojn).

En 1977 okazis la unuaj politikaj balotadoj en Hispanio. Gabriel Celaya estis kandidato de la Komunista Partio. En 1982 li edziĝis al Amparo Gastón, kiu estis lia kunulino kaj muzo dum 36 jaroj. Dum la 80aj jaroj li ricevis multajn premiojn kaj omaĝojn. Li mortis en Madrido kaj liaj cindroj estis disigitaj en Eŭskio.

Verko[redakti | redakti fonton]

En 1946 li fondis la kolekton Norte (Nordo), kio klopodos esti ponto direkte de la poezio de la t.n. generacio de 1927, tiu de la ekzilitoj kaj tiu eŭropa. Tiele aperas en la tiama kulture malriĉa Hispanio sub tiu eldonejo tradukoj de Rainer Maria Rilke, Arthur RimbaudWilliam Blake.

En 1946 li publikigis Tentativas (Klopodoj), proza libro en kiu la unuan fojon li subskribis kiel Gabriel Celaya. Tiu unua epoko estas ekzistadista.

Dum la 50aj jaroj li integriĝis en engaĝita skolo, nome socia poezio, (1952 Lo demás es silencio (Resto estas silento) kaj 1955 Cantos Íberos (Iberaj kantoj), vera biblio de la socia poezio.) Tiu poezitipo ecas pro simpleco literatura, ripetado, socipolitikaj temoj kaj kompreneble denonco de la tiama situacio de diktatoreco en la lando, ene de la limoj kiuj estus akceptotaj de la cenzuro.

Kiam tiu poezitipo eksmodiĝis, Celaya revenis al siaj poeziaj devenoj. Li publikigis La linterna sorda, La surda torĉo) kaj reeldonis poemojn antaŭajn de 1936.

Li klopodis ankaŭ la eksperimentalismon kaj la precizan poezion en Campos semánticos (Semantika kamparo, 1971).

Resume la verko de Celaya prezentiĝas kiel sintezo de preskaŭ ĉiuj zorgoj kaj stiloj de la hispana poezio de la 20a jarcento.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • 1935: Marea del silencio (Silenta tajdo) laŭ subskribo de Rafael Mújica
  • 1936: La soledad cerrada, (La fermita soleco), premio Bécquer
  • 1946: Tentativas (Klopodoj)
  • 1947: Movimientos elementales kaj Tranquilamente hablando
  • 1948: Objetos poéticos
  • 1949: Las cosas como son, laŭ subskribo de Juan de Leceta, Se parece al amor, kaj El principio sin fin
  • 1950: Deriva
  • 1951: Las cartas boca arriba kaj El arte como lenguaje kaj traduko de poemoj de Paul Éluard
  • 1952: Lo demás es silencio
  • 1953: Paz y concierto kaj kunlabore kun Amparo Gastón, Ciento volando
  • 1954: Vía muerta
  • 1955: Cantos Iberos
  • 1956: De claro en claro
  • 1957: Pequeña Antología Poética, Entreacto kaj Las resistencias del diamante.
  • 1958: Música celestial
  • 1959: Cantata en Aleixandre , El corazón en su sitio kaj Poesía y verdad
  • 1960: Penúltimas tentativas, Para vosotros dos kaj Poesía urgente
  • 1961: La buena vida, Poemas de Juan de Leceta, España en marcha kaj Rapsodia euskara.
  • 1962: Lo uno y lo otro, Poesía (1934-1961), Episodios nacionales kaj Mazorcas
  • 1963: El relevo, Dos cantatas kaj Versos de otoño
  • 1964: La linterna sorda, Poema en homenaje a Vicente Aleixandre kaj Exploración de la poesía
  • 1965: Los buenos negocios kaj Baladas y decires vascos
  • 1968: Los buenos negocios kaj Baladas y decires vascos
  • 1969: Poesías completas kaj Lírica de cámara
  • 1971: Operaciones poéticas, Cien poemas de amor kaj Campos semánticos
  • 1972: Inquisición de la poesía, La voz de los niños kaj Bécquer.
  • 1973: Dirección prohibida, Función de uno, equis, ene kaj El derecho y el revés
  • 1975: La higa de Arbigorriya kaj Itinerario poético
  • 1976: Buenos días, buenas noches kaj Poesía abierta, antologio.
  • 1977: El hilo rojo, Parte de guerra kaj Poesía
  • 1978: Iberia sumergida kaj Memorias inmemoriales
  • 1979: Poesía y verdad nova antologio.
  • 1981: Poesía hoy kaj Poesías completas (1977-1980)
  • 1982: Penúltimos poemas
  • 1983: Cantos y mitos
  • 1986: El mundo abierto

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kelkaj liaj poemoj aperas en la libro Poezio: armilo ŝargita per futuro en traduko de Miguel Fernández.