Gabriel Lamé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gabrielo Lameo
franca matematikisto kaj fizikisto.
franca matematikisto kaj fizikisto.
Persona informo
Naskiĝo 22-a de julio 1795
en Tours, Flago-de-Francio.svg Francio
Morto 1-a de majo 1870
en Parizo, Flago-de-Francio.svg Francio
Lingvoj franca lingvo [#]
Alma mater Politeknika lernejo de Parizo
Minlernejo de Parizo
Universitato de Parizo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Gabriel Lamé (1795-1870) estis franca matematikisto kaj fizikisto, kiu alportis esencajn kontribuaĵojn por la teorioj pri la ekvacioj aŭ partaj diferencialoj per la uzado de la kurboliniaj koordinatoj kaj al la matematika teorio pri elasteco. La koeficientoj de la kurboliniaj koordinatoj ankoraŭ hodiaŭ estas nomataj "Koeficientoj de Lameo"[1]. Liaj laboroj estis majstre studitaj de Bernhard Riemann (1826-1866), Gaston Darboux (1842-1917), Gregorio Ricci-Curbastro (1853-1925) kaj Tullio Levi-Civita (1873-1941).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Same kiel la plejmulto el la tiamaj matematikistoj, Lameo vizitadis la Politeknikan Lernejon de Francio, kie li enmatrikuliĝis en 1813 kaj diplomiĝis en 1817. Pli malfrue li studis en la Minlernejo kie li diplomiĝis en 1820. Lia intereso pri geometrio montriĝis en lia unua artiklo: “Mémoire sur les intersections des lignes et des surfaces” (1816–1817)[2]. Lia venonta dokumento: "Examen des différentes méthodes employées pour résoudre les problèmes de géométrie" (1818)[3], enhavis novan metodon por kalkulado de anguloj inter la facoj kaj eĝoj de kristaloj.

En 1820, Lameo akompanis Emilio Klapejrono (1799-1864) al Rusio. Li estis nomumita direktoro de la Lernejo pri Pontoj kaj Ŝoseoj en Sankta Petersburgo, kie li instruis analizon, fizikon, mekanikon kaj kemion. Li ankaŭ okupiĝis je dezajnoj pri ŝoseoj, fervojoj kaj pontoj kiuj estis konstruotaj en la urbo. Li ankaŭ kunlaboris kun Petro Dominiko Bazajno (1786-1838) en la verko "Traité élémentaire du calcul intégral"[4], publikigita en Sankta Petersburgo, en 1825. En 1832, li reiris al Parizo kie li pasis la resto de sia kariero kaj vivo.

Kelkaj monatoj post lia reiro al Parizo, Lameo kuniĝis al Klapejrono kaj al la Fratoj Flachat -- (Eŭgeno Flaŝao (1802-1873) kaj Adolfo Flaŝao (1801-1877) -- por fondi firmaon pri inĝenierado. Tamen, li lasis la firmaon en 1832 por akcepti katedron pri fiziko en la Politeknita Lernejo, kie li restis ĝis 1844. En 1836, li estis nomumita ĉefinĝeniero de la minejoj kaj li ankaŭ envolviĝis en la konstruado de fervojo inter Parizo kaj Versajlo kaj el Parizo ĝis St Germain, kiu inaŭguriĝis en 1837.

En 1843 la Pariza Akademio de Sciencoj akceptis lin kiel anstataŭanton de Louis Puissant (1769-1843), kiu estis mortinta, en la departemento pri geometrio. En 1844, li fariĝis ekzamenanto pri matematika fiziko kaj probableco en la Universitato de Parizo. En 1851 li okupis la katedrojn pri matematika fiziko kaj probableco en la universitato. En 1862 li surdiĝis kaj rezignis al siaj postenoj. Li restis for el la universitato ĝis sia morto, en 1870. Malgraŭ la agitita kaj maltrankvila panoramo de la politika klimato, Lameo sukcesis vivi serenan kaj kvietan akademian karieron. Lia sola kaj strikta konektilo kun la politiko estis lia verko: Esquisse d'un traité de la République[5], 1848

Li aktivis en tre ampleksa varieco pri malsimilaj temoj. Tre ofte, problemoj pri inĝenieraj taskoj kiujn li plenumis, kondukis lin al studoj pri matematikaj demandoj. Ekzemple, lia laboro pri la stabileco de la volboj kaj en la projektoj pri pendpontoj rezultis en liaj konceptoj de la teorio pri elasteco. Fakte tiu ne estis mallongdaŭra intereso, ĉar Lameo faris signifoplenajn kontribuaĵojn rilate al tiu temo. Alia ekzemplo estas lia laboro pri la varmokondukado kiu rezultis en lia ĝenerala teorio pri la kurboliniaj koordinatoj.

Kurboliniaj koordinatoj montriĝis tre potenca ilo en la manoj de Lameo. Li uzis ilin por transformi la ekvacion de Pierre-Simon Laplace (1749-1827) en elipsoidajn koordinatojn kaj poste apartigi la variablojn kaj solvi la ekvacion. La registrita marko en la kariero de Lameo estis ŝanĝi de unu temo al alia per tre logika maniero sed li ĉiam finis la studadon de la problemoj tre alia ol la originala formo.

Lia nomo aperas kune kun 72 aliaj en la Turo Eiffel.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopedia of Mathematics
  2. Memorlibro pri la komunaĵoj inter linioj kaj surfacoj (1816–1817).
  3. Analizo pri la malsamaj metodoj uzataj por solvi la problemojn pri geometrio (1818)
  4. Elementa traktaĵo pri Integrala kalkulo.
  5. Skizo pri traktaĵo de la respubliko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]