Gabriel Lippmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel Lippmann
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Gabriel Lippmann2.jpg
Persona informo
Gabriel Lippmann
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1845 (1845-08-16)
en Bonnevoie
Morto 13-an de julio 1921 (1921-07-13) (75-jara)
en Atlantiko
Religio nekonata [#]
Lingvoj franca [#]
Loĝloko Francio [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Supera normala lernejo • Liceo Henri-IVUniversitato de Parizo [#]
Familio
Edz(in)o Laurence Lippmann [#]
Profesio
Okupo fizikistoinventistofotistoprofesoro [#]
Laborkampo fizikofotografio [#]
Doktoreca konsilisto Gustav Robert KirchhoffHermann von Helmholtz [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Gabriel LIPPMANN (16-a de aŭgusto 1845, Bonnevoie,[1] Luksemburgo13-a de julio 1921, surmare inter Kanado kaj Francio) estis franca fizikisto, kiu ricevis en 1908 Nobel-premion pri fiziko pro ellaboro de la unua kolorfotada tekniko. Dum esploro por kolorsentemaj materialoj, li ellaboris ankaŭ aliajn investaĵojn.

Li estis saĝa, sed senbrida lernanto, kiu neniam ricevis lernejan finatestilon. Spite al ĉio, oni nomumis en 1883 al profesoro pri teoria fiziko en la Sorbonne. Pen 1886, li iĝis la direktoro de la fizika esplora laboratorio de la Sorbonne.

Lippman analizis kiel unua la piezoelektrecon kaj indukton de senrezistaj, superkonduktaj cirkvitoj. Li inventis la coleostaton, per kiu oni povis foti la ĉielon per longa ekspozicio.

Lippmann en 1891 elpensis novmetodan kolorfotadan metodon. La Lippmann-metodo baziĝis sur naturaj koloroj de la ondolongoj, je lumrespegula hidrarga tavolo. La rezulto estis kolorplena, vivfidela foto, sed la metodo ne disvastiĝis pro la longaj ekspoziciaj tempoj kaj ke oni ne povis kopii pluajn fotojn el la originala.

References[redakti | redakti fonton]

  1. Cf. J.A. Massard 1997, p. 82.