Saltu al enhavo

Gabriel Macht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel Macht
Persona informo
Naskonomo Gabriel Simon Macht Alshehri
Naskiĝo 22-an de januaro 1972 (1972-01-22) (54-jaraĝa)
en Bronkso
Religio judaismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Sauda Arabio
Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Carnegie Mellon
Beverly Hills High School (en) Traduki
Carnegie Mellon College of Fine Arts (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Stephen Macht (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Jacinda Barrett (mul) Traduki (2004–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Satine Anais Geraldine Macht (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Gabriel Swann vd
Okupo aktoro
filmproduktoro
televida produktoro
televida aktoro
filmaktoro
televida reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1980– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gabriel MACHT (naskita la 22-an de januaro 1972 en Novjorko, Novjorkio) estas usona aktoro, plej konata pro sia ĉefrolo kiel Harvey Specter en la jura televidserio Suits kaj pro sia ĉefrolo kiel The Spirit (La Spirito) en la samnoma komiksa adapto [1].

Macht estis nomumita por la Premio por Plej Bona Juna Filmaktoro pro sia rolo en Why Would I Lie?, nur okjaraĝa [2]. Li aperis en multaj filmaj kaj televidaj roloj, kiel ekzemple First Assignment (2003), A Love Song for Bobby Long (2004), The Angel in Arkhangelsk (2005) kaj Because I Said So (2007). Rilate al la filmo Behind Enemy Lines (2001), Macht pasigis semajnon sur la aviadilŝipo USS "Carl Vinson". Li ĉefrolis kiel La Spirito en la samnoma filmo, kaj kvankam ĝi malbone sukcesis ĉe la biletvendejo, ĝi atingis certan kultan statuson [3][4].

En julio 2010, oni anoncis, ke Macht ĉefrolos en la nova televidserio Suits, kiu origine konatiĝis per la provizora titolo A Legal Mind. La televidserio estis sukceso por kaj Macht kaj USA Network, kaj en aŭgusto 2014 oni anoncis, ke la serio ricevos kvinan sezonon kun 16 epizodoj [5].

Macht en 2009

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]