Gabriel Mora i Arana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel Mora i Arana
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1925 (1925-09-03)
en Castellar del Vallès
Morto 25-an de novembro 2014 (2014-11-25) (89-jaraĝa)
en Manresa
Lingvoj katalunaEsperantohispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo esperantistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gabriel MORA I ARANA (naskiĝis la 13-an de septembro 1925 en Castellar del Vallès kaj mortis la 25-an de novembro 2014 en Manresa) estis kataluna poeto kaj esperantisto. Esperantistiĝis en 1951. Gajninto de diversaj poeziaj premioj en Esperanto kaj la kataluna lingvo. Kunrestariginto de la Internaciaj Floraj Ludoj en 1978, li fariĝis dum jaroj ties sekretario kaj ĵuriano.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En Esperantujo, krom verki plurajn poemojn - unu el ili kolektitan en Esperanta Antologio. Poemoj 1887-1981 (1984): «Tri nudaĵoj de Modigliani» -, li faris tradukojn, ekzemple por festi la centjariĝon de Esperanto, li esperantigis Paraules per la Pau de Miquel Martí i Pol (Vortoj por la Paco, 1987). De Salvador Espriu li tradukis Cementiri de Sinera [Tombejo de Sinera], eldonitan de KEA en 1989, tradukon kiun li mem reverkis baldaŭ antaŭ sia morto.[1]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Carles Vela Aulesa, Nova dulingva kolekto, (PDF), Kataluna Esperantisto, paĝoj 14, n-ro 369 (135), junio 2021
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.