Saltu al enhavo

Gabriel Terra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel Terra
Persona informo
Naskonomo José Luis Gabriel Terra
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1873 (1873-08-01)
en Montevideo
Morto 15-an de septembro 1942 (1942-09-15) (69-jaraĝa)
en Montevideo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Urugvajo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de la Respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partido Colorado Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro José Ladislao Terra (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Gabriel Terra Ilarraz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Luis Gabriel Terra Leivas (La 1-a de aŭgusto 1873, en Montevideo - la 15-a de septembro 1942, samloke) estis urugvaja politikisto kaj prezidanto de la lando de 1931 ĝis 1938 [1].

Naskita en Montevideo kiel filo de la grava ekonomikisto José L. Terra, li studis juron en la Universitato de la Respubliko kaj diplomiĝis en 1895. Antaŭ lia politika kariero, li okupiĝis kiel advokato, universitata profesoro, ekonomikisto kaj verkisto.

Li komencis sian politikan karieron kun la Koloradoj kaj plenumis la oficejon de Industriministro sub José Batlle y Ordóñez de 1925. En 1930, Terra estis elektita prezidanto fare de la Kongreso kaj ekoficis en 1931. Dum lia prezidenta periodo, virina balotrajto ekis en 1932.

Inter 1900 ĝis 1939 li funkciis kiel elstara konsilisto de ĉiuj urugvajaj registaroj en diplomatio, ekonomio kaj financo, kaj de 1907 ĝis 1922 li okupis gravajn ministeriajn postenojn. Li estis membro de la Nacia Administra Konsilio de 1926 ĝis 1929. Li regis kiel konstitucia prezidanto ekde la 1an de marto 1931 ĝis tiam kiam li faris mempuĉon la 31an de marto 1933, komencante la historian periodon konatan kiel la "Terra Diktatoreco" aŭ "Reĝimo de Marto" [2]. Inter urugvajanoj, lia oficperiodo de 1933 ĝis 1934 estas populare rilata al "dictablanda" pro la ĝentila kaj paca naturo de la puĉo, kontraste al la latinamerika kunteksto. Li provizore regis ĝis la 1an de marto 1934, dissolvis la kolegian registaron kaj retrudis unuecan plenuman sistemon tra la Konstitucio de 1934, regante ĝis la 11-an de junio 1938.

En 1935, li rompis diplomatiajn rilatojn kun Sovetunio (la unua ambasadoro alvenis la antaŭan jaron), kaj en 1936 li rekonis la registaron de Francisco Franco en Hispanio. Li establis ligojn kun faŝisma Italio kaj nazia Germanio, de kiuj li ricevis financojn por la konstruado de la digo Rincon del Bonete.

En 1938, li iĝis prezidanto de la Banco de la República Oriental del Uruguay, sed forlasis la postenon tiun saman jaron pro apopleksio kiu lasis lin paralizita dum kvar jaroj, ĝis lia morto en preskaŭ ekstrema malriĉeco la 15-an de septembro 1942.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Prezidanto de Urugvajo