Gabriel Vargas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gabriel VARGAS)
Gabriel Vargas
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1915 (1915-02-05)
en Tulancingo de Bravo
Morto 25-an de majo 2010 (2010-05-25) (95-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Profesio
Okupo karikaturisto • pentristo • bildliteraturisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gabriel VARGAS BERNAL [gabrjel' bargas bernal'] estis aŭtoro de unu el la plej popularaj bildstrioj de Meksiko: La familio Burrón. Li naskiĝis la 24-an de marto 1918 en la urbo Tulancingo, en la ŝtato Hidalgo, kaj mortis la 25-an de majo 2010 en Meksikurbo. Kvarjaraĝe li envenis en Meksikurbon kaj tie li konatiĝis kun la pulko-drinkejoj, almozpetantoj, senlaboruloj kaj mizeruloj, kiuj svarmas en la popolaj kvartaloj. Lia patro ĵus mortis en Tulancingo kaj lia patrino decidis serĉi en la ĉefurbo pli bonan vivon por siaj dek du gefiloj.

Gabriel studis penŝvite la elementan lernejon, dividante sian tempon inter petolaĵoj kaj desegnaĵoj, arto por kiu jam tre juna li montris eksterordinaran kapablon. Kiam li eniris la mezan lernejon, anstataŭ ĉeesti la lecionojn, li preferis iri al la desegnejoj de la ministrejo pri Publika Edukado, de kies ĉefo li fariĝis bona amiko. Tie li konatiĝis kun Alfonso PRUNEDA, direktoro pri Kulturo ĉe la Nacia Instituto de Belarto kiu, mirigita de la arta talento de la juna Gabriel, ofertis al li stipendion por studi arton en Parizo. Tamen, li rifuzis, ĉar ne deziris lasi sola sian patrinon, kaj anstataŭe li petis de Pruneda laborpostenon ĉe la ĵurnalo Excélsior.

Tie li iniciatis sian karieron en desegno kaj bildstrioj, kiam li estis apenaŭ 13-jara. Iom poste, li gajnis la unuan premion de konkurso kunvokita de la kolonelo José García Valseca, kiu ofertis al Gabriel laboron ĉe sia ĵurnalisma entrepreno. Tie li enspezis la mirindan sumon de mil pesoj semajne, kun la tasko krei bildstrion. Tie Gabriel Vargas kreis siajn unuajn rolantojn, la Superlocos ("superfrenezuloj"), kies ĉefrolanto estis Filemón METRALLA [filemon' metraja], senskrupula profitemulo kiu emis serĉi personan avantaĝon ĉe la malfortuloj kaj nesciantoj.

Sed la vera sukceso okazis jarojn poste, kiam instigite de veto, Gabriel Vargas trakuris la plej popolajn kaj mizerajn kvartalojn, la bazarojn kaj nokto-klubojn, en serĉo de inspiro por nova bildstrio. Tiel estiĝis la ĉiam honesta barbiro Regino BURRÓN [reĥino buron'], lia obstina kaj nekorektebla edzino Borola, kaj iliaj du adoleskantaj gefiloj; Regiĉjo, ankaŭ konata kiel la Tejocote (la kratago), kaj Macuca, la filino. La unua bildstrio aperis en 1948.

La sukceso de la familio Burrón estas komprenebla nur pro ties profunda popola enradikiĝo, la viva priskribo de realaj situacioj kaj la senhonta lingvaĵo de la rolantoj. Post nelonge, la familio Burrón vendis 500 000 ekzemplerojn ĉiusemajne.

En 1971, kiam kolonelo García Valseca perdis sian ĵurnalisman entreprenon, Gabriel Vargas fondis la eldonejon GyG, en kiu komenciĝis la dua etapo de la familio Burrón. Pro la sinsekvaj ekonomiaj krizoj de Meksiko, la revuo estis devigita malaltigi la eldonkvanton: 125 000 ekzempleroj ĉiusemajne, kiuj elĉerpiĝas en du tagoj.

En la komenco de la 1990-aj jaroj, Gabriel Vargas suferis embolozon, kiu devigis lin retiriĝi de la laboro. La familio Burrón, tamen, daŭre aperas sub lia kontrolo — desegnita de aliaj — kaj ne ĉesos aperi ĝis kiam la "burronanoj" havos monon por pagi sian enteriĝon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]