Gabriel de Mortillet
Gabriel de Mortillet | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Louis Laurent Gabriel de Mortillet |
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1821 en Meylan |
Morto | 25-an de septembro 1898 (77-jara) en Saint-Germain-en-Laye |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Konservatorio Nacia de Artoj kaj Metioj |
Familio | |
Frat(in)o | Paul de Mortillet |
Infano | Adrien de Mortillet |
Okupo | |
Okupo | antropologo • arkeologo • politikisto • prahistoriisto • universitata instruisto • profesoro |
Louis Laurent Gabriel de Mortillet (29a de Aŭgusto 1821 - 25a de Septembro 1898) estis franca arkeologo kaj antropologo, naskiĝinta en Meylan, Isère kaj mortinta en Saint-Germain-en-Laye, kiu ludis gravan rolon en la unuaj esploroj rilataj al la Prahistorio.
Pro partopreno en la Revolucio de 1848 kiel socialisto li estis ekzilita de Napoleono la 3-a. Li rifuĝiĝis en Svision, kie, ekde 1858 li centris sian intereson en la etnologio, partoprenis en la esplorado de la lagoj de Lombardio kaj malkovris en 1863 la unuan lokon de setlejo de Neolitiko de Italio en Isolino.
En 1864 li revenis en Francion kaj kreis novan publikaĵon, Matériaux pour l'histoire positive et philosophique de l'homme, poste Matériaux pour l'histoire naturelle et primitive de l'homme, kaj patronis la plej grandan parton de la unuaj publikaĵoj kiuj celis la prahistorion en tiu lando.
Publikigitaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- Promenades au Musée de Saint-Germain (1869)
- Classification des diverses périodes de l'âge de la pierre (1873)
- Musée préhistorique (1881)
- Le préhistorique, antiquité de l'homme (1882)
- Les Nègres et la civilisation égyptienne (1884)
- Origines de la chasse, de la pêche et de l'agriculture (1890)
- Le préhistoire : origine et antiquité de l'homme (1900)