Gabriele Münter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gabriele Münter
Image-GabrieleMuenter.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1877 (1877-02-19)
en Berlino
Morto 19-an de majo 1962 (1962-05-19) (85-jara)
en Murnau am Staffelsee
Tombo Q42543601
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio pentristo
Information icon.svg
vdr

Gabriele MÜNTER (naskiĝinta en la 19-a de februaro 1877 en Berlino, mortinta en la 19-a de majo 1962 en Murnau) estis germana pentristino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝia edukado estis sub la influo de pionira spirito kaj liberecvolemo de riĉaj german-usonaj gepatroj kiuj ege subtenis ŝian pentran ŝatokupon. Post la frua morto de ili, privata desegnotrejnado en Düsseldorf kaj dujara restado en Usono ŝi transloĝigis en 1901 Munkenon.

Ĉar virinoj tiutempe apenaŭ estis akceptitaj ĉe artaj akademioj, Münter aliĝis al la "Phalanx"-lernejo de Vasilij Kandinskij, kiu ne nur fariĝis ŝia instruisto sed ankaŭ ŝia amanto. "Dependas multe de vi. Vi ne povas ĉion sed nur per vi mi povas akiri vere grandon": tiuj vortoj li skribis al ŝi en oktobro 1905, kiam li ankoraŭ havis alian edzinon sed estis jam promesinta nupton al Münter.

La paro artista entreprenis inter 1904-08 longajn vojaĝojn, al Tunizo, al la Riviero, Parizon. Tie Kandinskij adoptis, sub la influo de Henri Matisse kaj la aliaj faŭvistoj, tute novan verkadostilon (kun pli klaraj formoj). En 1909 Münter aĉetis domon en Murnau por pasigi la somerajn monatojn. Ĝi baldaŭ estiĝis renkontiĝcentro i.a. por la artistoj de la Munkena Moderno. Marianne von Werefkin, Alexej von Jawlensky kaj la postaj anoj de Der Blaue Reiter Franz Marc kaj August Macke apartenis al la kutimaj loĝantoj de la Rusa vilao. En 1911 Münter faris ekspozicion kune kun Kandinsky kaj Marc, kio taksitis ŝia artista ekfloro.

De 1915-20 Münter vivis en Skandinavio por esti pli proksima de Kandinsky, kiu antaŭ la militeksplodo transloĝiĝis Ruslandon. En 1917 li senkomente forlasis ŝian biografion. Pri lia dua geedziĝo en 1917 Münter lernis nur jarojn poste. Tion ŝi priskribis jene: "Ĉe mi senteblas surŝutita sablo, cindro, kvazaŭ estu kuŝiĝinta ties dika tavolo sur mian vivon kaj miajn sentojn. Nepre venu iu por forgrati kaj ŝovele forpreni la tuton."

Ekde 1929 ŝi vivis kun la arthistoriisto Johannes Eichner. Dum la nazia tempo ŝi ne rajtis elmontradi. La iama avangardanino kaj pionirino de moderna arto ne antaŭ 1949 - kiel 72-jaraĝulino - povas denove prezenti sian verkaron al la publiko, okaze de la memorigekspozicio "Der Blaue Reiter in München". Per sekvintaj ekspozicioj ŝi sukcesis finfine eltreti el la ombro de la kunlaboro kun Kandinsky. Ankoraŭ en 1926 ŝi seniluziiĝinte estis konstatinta: "Ĉe multaj mi nur estis aldonaĵo superflua de Kandinsky. Ke virino ja povas havi aŭtentikan talenton kaj povas esti kreiva homo, ofte forgesatas."

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]