Gabriella Lakatos (baletisto)
Gabriella Lakatos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1927 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de novembro 1989 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | kantisto • aktoro |
Gabriella Lakatos [lakatoŝ], laŭ la hungara skribmaniero Lakatos Gabriella estis hungara baletisto, aktoro, kantisto.
Gabriella Lakatos naskiĝis la 18-an de oktobro 1927 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 13-an de novembro 1989 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gabriella Lakatos aĝis 4 jarojn, kiam ŝi ricevis rolojn en Hungara Radio, dume ŝi apartenis al infanoteatro. En 1931 ŝi kantadis en cirko kaj amuzejo. Post 2 jaroj ŝi roladis jam en filmo. En 1937 ŝi komencis frekventi baletan lernejon de Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie ŝi lernis de Ferenc Nádasi. En 1943 ŝi aliĝis al baleta stabo de la Operejo. En 1945 ŝi ricevis rolojn en Nacia Teatro (Szeged), sed poste ŝi revenis al Budapeŝto, kie ŝi baletadis ĝis 1973. Tiam ŝi emeritiĝis, sed spite tion ŝi kantadis kaj ŝi ricevis taskojn en Hungara Televizio. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1957, poste ankaŭ aliajn premiojn.
Repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij-Vasilij Vajnonen: La Nuksrompilo - princino Maria
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij-Asaf Messerer: Cignolago - Odette-Odilia
- Asafjev-Zaharov: Baĥĉisaraja fontano (Puŝkin) - Zarema
- Csajkovszkij-Gyula Harangozó: Romeo kaj Julieta - titolrolo
Filmoj[redakti | redakti fonton]
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Budapeŝto de 2009