Gabriella Relle
Gabriella Relle | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Reich Gabriella |
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1902 en Erzsébetváros |
Morto | 9-an de marto 1975 (72-jaraĝa) en Terézváros |
Mortokialo | uterkola kancero |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara • germana • itala |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Gabriella Relle, laŭ hungarlingve kutima nomordo Relle Gabriella estis hungara operkantisto (soprano). Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungara sinsekvo) Grosz Mihályné.
Gabriella Relle [1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1902 en Budapeŝto, ŝi mortis la 9-an de marto 1975 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gabriella Relle devenis el juda familio. Ŝi frekventis Muzikakademion, poste ŝi debutis en 1924 en Budapeŝta Ŝtata Operejo, nature ŝi ricevis membrecon en la Operejo. Ekde 1928 ŝi plurfoje kantadis ankaŭ en Berlino. Dum la 2-a mondmilito pro la kontraŭjudaj leĝoj ŝi povis kantadi nur al judoj. Inter 1945 kaj 1949 ŝi denove kantadis en la Operejo, kie ŝi havis la titolon eterna membro de la Operejo.
Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Ferenc Lehár: A mosoly országa (opereto) – Liza
- Giacomo Puccini:
- Manon Lescaut - titolrolo
- La bohème - Mimi
- Tosca - titolrolo
- Turandot - Liu
- Giuseppe Verdi: Rigoletto - Gilda
- Richard Wagner:
- Tannhäuser - Venus
- Der Fliegende Holländer - Senta
- Lohengrin - Elza
- Die Walküre - Sieglinde; Helmwige
- Die Meistersinger von Nürnberg - Eva
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-08-07 per la retarkivo Wayback Machine