Gabrielle Roy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabrielle Roy
Persona informo
Gabrielle Roy
Naskiĝo 22-an de marto 1909 (1909-03-22)
en Saint Boniface
Morto 13-an de julio 1983 (1983-07-13) (74-jaraĝa)
en Kebekurbo
Tombo Cimetière La Souvenance vd
Lingvoj francaangla vd
Loĝloko Maison Gabrielle-Roy vd
Ŝtataneco Kanado vd
Familio
Edz(in)o Marcel Carbotte vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • instruisto • novelisto • ĵurnalisto vd
Verkado
Verkoj The Tin Flute ❦
Children of My Heart ❦
Street of Riches vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gabrielle ROY (Kanadaj postnomaj literoj: CC FRSC) (22a de marto 1909 - 13a de julio 1983) estis kanada verkisto, origine de Saint Boniface, ĉe Vinipego, Manitobo, kaj unu el la gravaj verkistoj de la franclingva kanada literaturo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Roy naskiĝis en 1909 en Sankta Bonifaco (nun parto de Vinipego), Manitobo. Post esti trejnita kiel instruisto ĉe la Vinipega Normala Lernejo, ŝi instruis interalie en kamparaj lernejoj. Vojaĝinta en Eŭropon ĝuste antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito, ŝi revenis kun kelkaj de siaj verkoj proksime al kompletiĝo, kaj instaliĝis en Kebekio por gajni sian vivon kiel skiza artisto dum daŭrigis sian verkadon.

Gabrielle Roy en 1945 kun infanoj de Sankta-Henri, la laborklasa kvartalo de Montreal.

Ŝia unua romano, Bonheur d'occassion (1945), en stilo de beletra socia kritiko, montris ardan realisman portreton pri la vivo en Sankta-Henriko, nome laboristklasa kvartalo de Montrealo.[1] La romano kaŭzis socian polemikon, kaj post jaroj ĝi estas konsiderita kiel romano kiu helpis meti la laikan fundamenton al la Kvieta Revolucio de Kebekio de la 1960-aj jaroj. La originala franca versio gajnis por ŝi la prestiĝan Premion Femina en 1947. Eldonita en la angla kiel The Tin Flute (1947), la libro gajnis la Guberniestr-ĝeneralan Premion de 1947 por fikcio.

En aŭgusto 1947, ŝi geedziĝis al doktoro Marcel Carbotte, kaj la paro vojaĝis al Eŭropo kie Carbotte studis ginekologion dum Roy daŭre verkis. Where Nests the Water Hen (Kie Nestas la Akvan Kokinon), dua romano de Gabrielle Roy, estas sentema kaj kompata rakonto kiu kaptas kaj la senkulpecon kaj la viglecon de dise loĝata landlimo.

Alia de ŝiaj romanoj alportis suplementan kritikan aklamon. Alexandre Chenevert (1954), estas malluma kaj emocia rakonto kiu estas rangita kiel unu el la plej gravaj verkoj de psikologia realismo en la historio de kanada literaturo.

Ŝi estas konsiderita de multaj kiel unu el la plej gravaj francparolantaj verkistoj en kanada historio kaj unu el la plej influaj kanadaj aŭtoroj. En 2016, Margaret Atwood, kiu legis ŝiajn librojn kiel adoleskanto, verkis eseon pri ŝia kariero kaj notis, ke ŝiaj verkoj estis ankoraŭ pli aktualaj ol iam ajn.[2]

Gabrielle Roy mortis en 1983 ĉe la aĝo de sepdek kvar. Ŝia aŭtobiografio, La Détresse et l'enchantement, estis eldonita postmorte kaj tradukita en 1984 de Patricia Claxton, eminenta kebekia tradukisto kiu estas konsiderita la primara tradukisto de verkoj de Gabrielle Roy de la franca al la angla. Ŝia traduko de aŭtobiografio de Gabrielle Roy, tradukita en anglan kiel Enchantment and Sorrow (Mirindaĵo kaj Malĝojo) estis premiita per la Premio de la Guberniestro Generalo en 1987. La aŭtobiografio kovras la jarojn de infanaĝo de Gabrielle Roy en Manitobo ĝis la tempo kiam ŝi instaliĝis en Kebekio.

La centra filio de la publika biblioteka sistemo de Kebekurbo, nome la Bibliothèque Gabrielle Roy.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Tin Flute (Bonheur d'occasion) (1945)
  • Where Nests the Water Hen (La Petite Poule d'Eau) (1950)
  • The Cashier (Alexandre Chenevert) (1954)
  • Street of Riches (Rue Deschambault) (1955)
  • The Hidden Mountain (La Montagne secrète) (1961)
  • The Road Past Altamont (La Route d'Altamont) (1966), traduk. Joyce Marshall (1913–2005)
  • Windflower (La Rivière sans repos) (1970), traduk. Joyce Marshall
  • Enchanted Summer (Cet été qui chantait) (1972), traduk. Joyce Marshall
  • Garden in the Wind (Un jardin au bout du monde) (1975)
  • My Cow Bossie (Ma vache Bossie) (1976)
  • Children of My Heart (Ces Enfants de ma vie) (1977)
  • The Fragile Lights of Earth (Fragiles lumières de la Terre) (1978)
  • Cliptail (Courte-Queue) (1979)

Postmortaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Détresse et l'Enchantement (1984), membiografio
  • L'Espagnole et la Pékinoise (1987), verko de junaĝo, ilustraĵoj de Jean-Yves Ahern
  • Ma chère petite sœur. Lettres à Bernadette 1943-1970 (1988)
  • Le temps qui m'a manqué (1997), membiografio
  • Contes pour enfants (1998), inkludas Ma vache Bossie ; Courte-Queue ; L'Espagnole et la Pékinoise kaj L'Empereur des bois
  • Le Pays de Bonheur d'occasion et autres écrits autobiographiques épars et inédits (2000)
  • Mon cher grand fou… Lettres à Marcel Carbotte 1947-1979 (2001)
  • Ma petite rue qui m'a menée autour du monde (2002)
  • Femmes de lettres. Lettres de Gabrielle Roy à ses amies 1945-1978 (2005)
  • Rencontre et entretiens avec Gabrielle Roy 1947-1979 (2005)
  • Heureux les nomades et autres reportages (2007)
  • Cet été qui chantait, sekvita de du rakontoj por infanoj (2012)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bonheur d'occasion, Boréal Compact, Éditions du Boréal, 1993. (ISBN 2-89052-575-9)
  2. Legacy: How French Canadians shaped North America. Signal. 2019. pp. 233–256. ISBN=978-0-7710-7239-0}} (en franca: Bâtisseurs d'Amérique. Des canadiens français qui ont faite de l'histoire. La Presse, Montréal 2016, pp. 29-60).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]