Gabriello Chiabrera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriello Chiabrera
itala poeto
itala poeto
Persona informo
Gabriello Chiabrera
Naskiĝo 18-an de junio 1552 (1552-06-18)
en Savono
Morto 14-a de oktobro 1638
en Savona, Italio
Religio katolikismo vd
Lingvoj itala vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Gabriello Chiabrera, 1823

Gabriello CHIABRERA estis itala (liguria) poeto kaj dramisto; li naskiĝis de aristokrata familio.

En sia maljuneco li loĝis ĉefe en la vilao de la kampara savona vilaĝo Legino, la Musarum opibus.

Lia tombo estas ene de la eksa preĝejo de Sankta Jakobo en Savono. Je lia nomo estas nun titolitaj liceo de Savona, la teatro Gabriello Chiabrera, kaj elementa lernejo inaŭgurita en 1873 en Fassolo (Genova) (loko kiun li prikantis en la poemareto Galatea o le grotte di Fassolo, de 1622, kiam li estis gasto de la ĝenova familio Giustiniani).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Admiranto de la antikva greka arto (malgraŭ li ne scipovis la grekan) kaj de la baroka klasikismo, li verkis multnombrajn vers-verkojn kiu estas parto de la itala klasika literaturo.

Li estas fama precipe pro la poeziaĵo “Riso di bella donna” (Rido de bela virino), konata ankaŭ (laŭ la komenca verso) kiel “Belle rose porporine” (Belaj rozoj purpurbrilaj).

La poezaĵo estis tradukita duoble al Esperanto: - komplete, de Gaudenzio Pisoni, kiu per ĉi tiu versio gajnis la unuan premion en la Belarta Konkurso de UEA en 1970; - parte, de Enrico Dondi por la “Itala Antologio”, 1987, paĝoj 213-214.

jen la teksto en la itala kaj en Esperanto (du versioj) de la poeziaĵo:
RISO DI BELLA DONNA
(Belle rose porporine),
Gabriello Chiabrera
RIDO DE BELA VIRINO
(Belaj rozoj purpurbrilaj),
Gabriello Chiabrera,
trad. Gaudenzio Pisoni
(“Esperanto de UEA” 1970-10,
p. 148-149)
RIDO DE BELA VIRINO
(Belaj rozoj purpurbrilaj)
Gabriello Chiabrera,
trad. Enrico Dondi
(“Itala Antologio”, 1987, p. 211-212)

Belle rose porporine che tra spine sull’aurora non aprite;

ma, ministre degli amori, bei tesori di bei denti custodite:

dite, rose preziose, amorose; dite, ond’è, che s’io m’affiso

nel bel guardo vivo ardente, voi repente disciogliete un bel sorriso?

È ciò forse per aita di mia vita, che non regge alle vostr’ire?

O pur è perché voi siete tutte liete, me mirando in sul morire?

Belle rose, o feritate, o pietate del sì far la cagion sia,

io vo’ dire in nuovi modi vostre lodi, ma ridete tuttavia.

Se bel rio, se bell’auretta dell’erbetta sul mattin mormorando erra;

se di fiori un praticello si fa bello; noi diciam: ride la terra.

Quando avvien che un zefiretto per diletto bagni il piè nell’onde chiare,

sicché l’acqua in sulla rena scherzi appena; noi diciam che ride il mare.

Se giammai tra fior vermigli se tra gigli vesta l’alba un aureo velo;

e su rote di zaffiro move in giro; noi diciam che ride il cielo.

Ben è ver, quand’è giocondo ride il mondo, ride il ciel quand’è gioioso:

ben è ver; ma non san poi come voi fare un riso grazioso.

Belaj rozoj purpurbrilaj, vi pikilaj, je l’ tagiĝo ne ekfloras;

sed, servistoj de l’ Amoroj,
pro l’ trezoroj
de l’ dentaro pli valoras;

diru, rozoj juvelitaj, aminvitaj, diru: kial se mi ĵetas

nur rigardon al okula
belo brula,

tuj vi ĉarme ekridetas?

Ĉu ĝi estas helpo pia por viv’ mia, en danĝer’ se vi koleras?

Aŭ vi estas rido-riĉaj,
plenfeliĉaj,
se ĝismorte mi suferas?

Belaj rozoj, ĉu kruele ĉu amcele agas vi per ĉi sinteno,

volas mi nov-ritme plaŭdi
kaj vin laŭdi:
sed plu daŭru rida pleno.

Se font’ bela, se bloveto en dueto flustri tra la herb’ decidas,

se la kampo bunte flora
iĝas glora,
diras ni: - La tero ridas.

Kiam la zefira vento por ĝojsento banas sin en akva klaro,

kaj ŝercetas mov-agrable

l’ ond’ sursable,
diras ni ke ridas maro.

Se tra ruĝaj amarantoj, tra lekantoj, juna tag’ per or-mantelo

vestas sin dum sia iro
el safiro,
ŝajnas ridi la ĉielo.

Ja, se l’ mond’ en ĝojo sidas, ĝi plenridas; ridas ja l’ aer’ plezura;

sed ne povas tiuj ĉi
kiel vi
ridi kun gracio pura.

Se matene tra l’ herbej’ vagas plej ĉarmaj vento aŭ rivero,

kaj se iĝas florkoketa kampo eta, diras ni, ke ridas tero.

Se zefir’ apenaŭ aŭde kaj senplaŭde sin banetas en l’ ondaro,

kaj ŝercetas akv’ en sablo kun agrablo, diras ni, ke ridas maro.

Se per vest’ lilio-pura aŭ purpura sin beligas matenhelo,

kaj rondiras sur ornama ĉaro flama, diras ni: ridas ĉielo.

Vere ja! Ĉiel’ en gaj’ ridas kaj en ĝojeco mondo ĉie.

Sed ne scias tiuj ĉi, kiel vi, ridi rave kaj gracie.