Gaetano Facchi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gaetano Facchi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1888 (1888-12-02)
Morto 1-an de januaro 1979 (1979-01-01) (90-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Gaetano FACCHI (fakki) (naskiĝis la 2-an de decembro 1888 en Brescia, mortis tie en 1979) estis itala esperantisto, administranto kaj sekretario de Faŝista Instituto de Kulturo de Brescia.

Facchi estis esperantisto de 1920. En 1922 li fondis grupon en Brescia. Li gvidis multajn kursojn ĉe diversaj asocioj, ankaŭ por instruistoj. En 1925 li instigis la Komercan Ĉambron de sia urbo dissendi Esperantalingvan cirkuleron pri la itala komerco kaj industrio al ĉiuj delegitoj de UEA; la cirkuleron oni tradukis en naciajn lingvojn kaj aperigis en multaj ĵurnaloj kaj dokumentaroj de komercaj ĉambroj. Depost 1926 li estis delegito de itala Esperanto-movado por eksterlando. De 1931 li estis estrarano de IEF; profesoro de Esperanto ktp. Li verkis lingvistajn, literaturajn kaj historiajn artikolojn en Esperantaj gazetoj. Traduko: la komedio "Naskiĝo" de Dario Niccodemi (1874-1934), prezentita en Udine dum la nacia Esperanta kongreso, 1929. Li verkis prelegon Sankta Francisko kaj Budho, 1930, kaj estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)