Gagauzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gagauzio
Gagaŭzio
Gagauza Yeri
Flago de Gagaŭzio

Blazono de Gagaŭzio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Tarafım
Lokigo
aŭtonoma teritoria unuo de Moldavio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Komrato (23,429)
Uzata(j) lingvo(j) gagaŭza, moldava, rusa
Areo 1,832 km2 km²
Loĝantaro 155,700 (2014)
Loĝdenso 85/km2 loĝ./km²
Horzono -
Politiko
Ĉefministro Irina Vlah
Ekonomio
Valuto moldava leo
vdr

Gagaŭzio (gagauza lingvo: Gagauziya aŭ Gagauz Yeri; rumane: Găgăuzia; ukraine: Ґаґаузія, ruse: Гагаузия), formale konata kiel Aŭtonoma Teritoria Unuiĝo de Gagaŭzio, estas aŭtonoma regiono de Moldavio. Ĝia nomo venas de la vorto "Gagaŭz", kiu deriviĝas de la nomo Gok-oguz uzita por priskribi posteulojn de la tjurka tribo oghuz. Krime-tataroj kaj ujguroj, el kiu gok signifas "ĉielon" aŭ "lazuran", tiel ke Gok-oguz laŭlitere signifis "lazuran oghuz".

La gagaŭzoj descendas de la turkaj selĝukoj kiuj loĝis en Dobruĝo, kune kun la peĉenegoj, oghuzoj kaj kipĉakoj kiuj sekvis la anatolian selĝukan sultanon Kajkaŭzo la 2-a. Pli specife, unu klano de oghuzaj tjurkoj migris al Balkano dum la inter-tribaj konfliktoj kun aliaj tjurkoj. Tiu oghuza tjurka klano konvertiĝis de Islamo al kristana ortodoksismo post ekloĝado en la Orienta Balkano (en Bulgario) kaj estis nomitaj tjurkaj gagaŭzoj. Granda grupo de la gagaŭzoj poste forlasis Bulgarion kaj ekloĝis en suda Besarabio, kun grupo de etnaj bulgaroj.

La aŭtonomio de Gagaŭzio estas garantiita de la moldava konstitucio kaj reguligita ekde 1994. Se Moldavio decidus kuniĝi kun Rumanio, Gagaŭzio havus la rajton de mem-determinado. La Asembleo de la Gagaŭzia Popolo havas mandaton por leĝdona povo ene de sia propra jurisdikcio. Tio inkludas leĝojn en eduko, kulturo, loka evoluo, buĝetaj kaj impostaj temoj, sociala sekureco, kaj aferoj pri teritoria administracio. La Asembleo de gagaŭzoj ankaŭ havas du specialajn povojn: ĝi povas partopreni la formuliĝon de la interna kaj ekstera politiko de Moldavio; kaj, centra regularo devus influi la jurisdikcion de la Gagaŭza Unuiĝo.