Gaius Sempronius Gracchus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Eugene Guillaume - la fratoj Grakĥoj

Gaius Sempronius Gracchus (naskiĝinta en 153 a.K., mortinta en 121), esperantigite Gajo Sempronio Grakĥo, estis romia politikisto kaj frato de Tiberio Sempronio Grakĥo. Li eĉ superis la fraton koncerne instigemon kaj retorikajn kapablojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tre june li elektitis "triumvir agris dividundis" dum lia frato estis pleba tribunuso kaj engaĝiĝis en ĉiujn ties entreprenojn. Post ties morto multaj deklaris lin digna venĝonto de Tiberio Sempronio kaj plenumonto de ties planoj. Propradecide li revenis Romon kiam la senato volis lian pluan restadon en Sardio: ĝi estis intence plilongiginta lian kvestorecon. En 123 li elektitis pleba tribunuso kaj ekbatalis kontraŭ la malriĉeco de la popolo kaj la mallarĝigo de la potenco de la romia senato kaj de la magistratanoj.

Leĝara programo[redakti | redakti fonton]

Preparis tion leĝo pri frumento (lex frumentaria), laŭ kio vendendas al ŝtatanoj ĉiun monaton certa kvanto da greno malmultekosta. Krome renovigitis malnova leĝo malpermesanta kondamnon de romiaj ŝtatanoj je morto respektive ekziliĝo per alia maniero ol per la popola volo. Ekster tio li observis la plenumon de la agrikulturaj leĝoj akceptitaj dum la vivtempo de la frato kaj decidis fondi diversajn koloniojn por setligi tie malriĉulojn.

Fino de lia leĝodonado estis leĝo pri juĝistoj (lex iudiciaria), kiu transdonu la rajton de asizaj juĝanteco (quaestiones perpetuae) al la kavaliroj, ne plu ekskluzive al la senatanoj. Ĝi etendiĝu ankaŭ je la anoj de la popola partio kaj fariĝu krome leĝo pri la civitanecdonado al la aliancanoj (lex de civitate sociis danda). Ĉiuj tiaj leĝoj sen multe da protesto senata akceptitis dum la jaroj 123 kaj 122, kiam Gajo estis pleba tribunuso. Nur la laste menciita koncerne etendiĝo civitaneca tre pridiskutitis kaj kontraŭbatalitis - ankaŭ de homoj kiuj alie ŝatis Gajon.

Venko de la malsamfrakcianoj[redakti | redakti fonton]

Do la frakcio de la nobeloj ("optimates") persvadis lian kolegon tribunusan Marcus Livius Drusus superi Gajon per eĉ pli popularaj leĝoj ĝuste tiam, kiam li okupiĝis en Afriko pri la instalo de la kolonio Iunonia (apud Kartago). Kiam Gajo estis reveninta Romon post 70 tagoj la etoso ŝanĝiĝis kontraŭ li: li ne plu elektitis tribunuso en 121 kaj unu lia malamikego, Lucius Opimius, fariĝis konsulo. Tion abuzis tuj la kontraŭuloj de Gajo: ankoraŭ en 121 ili volis abolicii la leĝojn de li. Tiam hazarde mortfrapitis servanto de la konsulo fare de adeptoj de Gajo: tio estis la signo je pugnado. La senato donis al Opimius superpotencon absolutisman kaj lia samfrakciano Fulvius Flaccus okupiĝis kun soldatoj la piedon de Aventino. Intertraktoj ne helpis. La nobeloj sturme prenis la monteton kaj fuĝigis la kontraŭulojn. Gajo mortigis sin fare de servisto. La kadavroj de la falintoj (ĉ. 3000) ĵetitis en la riveron Tibero. La plejparto de la leĝoj aboliciitis; restis nur la leĝoj agrikulturaj kaj juĝistaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 201-203, kio legeblas tie chi interrete.