Gajlata acido
Gajlata acido | ||
Plata kemia strukturo de la Gajlata acido | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Gajlata acido | ||
Gajlata acido estas palkaŝtana solidaĵo trovata en la foliaro de la Rheum rhabarbarum. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 149-91-7 | |
ChemSpider kodo | 361 | |
PubChem-kodo | 370 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | palkaŝtana solidaĵo | |
Molmaso | 170,12 g·mol−1 | |
Denseco | 1,694g cm−3 | |
Fandpunkto | 252 °C[1] | |
Bolpunkto | 501,1 °C | |
Refrakta indico | 1,5695 | |
Acideco (pKa) | 4,47 | |
Solvebleco | Akvo:15 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | 4980 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S 26 S36 S24/25 S37/39 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H318, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[2] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Gajlata acido aŭ C7H6O5 ankaŭ konata kiel 3,4,5-trihidrokso-benzoata acido, estas organika fenola acido, nature trovata en solidagoj, sumakoj, hamamelidoj, tefoliaro, en la ŝeloj de la Lithocarpus densiflorus, kaj aliaj plantoj. Ĝi ankaŭ estas libere trovebla kiel parto de hidrolizeblaj taninoj.
La grupoj de gajlata acido ordinare ligiĝas por formi dumerojn tia kia la "elagiata acido"[3], trovata en fruktoj kaj vegetaloj, kun antibakteriaj kaj antioksidigaj proprecoj. Hidrolizeblaj taninoj malkomponiĝas per hidrolizo por estigi gajlatan acidon kaj glukozon aŭ "elagiatan acidon" kaj glukozo, konatajn kiel "galotaninoj" kaj "elagitaninoj", respektive.
Malgraŭ ĝia nomo, gajlata acido devenas el Francio kie ĝia latina nomo estas "Gallium". Gajlata acido estas normo por la kvantigo de fenoloj laŭ diversaj analizoj faritaj per la "Reakcianto de Folin-Ciocâlteu".[4] La rezultoj estas donataj en ekvivalentoj de gajlata acido. Gajlata acido estas ofte uzata en la farmacia industrio por la sintezo de medicinaĵoj. Ĝi ankaŭ povas uzati en la sintezado de la alkaloida halucinogenaĵo konata kiel meskalino aŭ 3,4,5-trimetokso-fenil-etilamino.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kiam varmigita inter 200 °C−250 °C, gajlata acido malkomponiĝas en "pirogajlolon" kaj karbonan duoksidon, ia fotografian rivelaciaĵon. En ĉeesto de fersaloj gajlata acido donas intense malhelan blukoloron uzatan en la produktado de bluaj inkoj kaj kiel "bismuta subgajlato" ĝi estas uzata en medicino kiel milda haŭto-antisepsaĵo kaj adstringaĵo.
La gajlata acido estis unu el la substancoj uzataj de Angelo Mai (1782-1854), (direktoro de la Bibliotekoj Ambrozia kaj Vatikana) en la pergamenoj konataj kiel Palimpsestoj, kies tekstoj estis forigitaj per gajlata acido kaj reuzitaj. Raportoj pri la gajlata acido retrodatas al la jaro 1770 kiam la malkovrinto de la kloro, Carl Wilhelm Scheele, faris kelkajn esploroj pri ĝi.[5]
En 1815, la franca kemiisto Michel-Eugène Chevreul (1786-1889) observis la gajlatan acidon en kelkaj kaŝtanoj.[6] En 1818, la franca apotekisto Henri Braconnot (1780-1855) priskribis manieron pri purigado de la gajlata acido el kaŝtanoj. Sennombraj raportoj estis lasitaj de Théophile-Jules Pelouze (1807-1867)[7], Pierre Jean Robiquet (1780-1840)[8] kaj aliaj kemiistoj lasis sennombraj esplorojn pri ĝi. Esteroj de la gajlata acido, ĉefe la "propila gajlato" estas gravaj antioksidigaĵoj por la preventado de rancaĵo en manĝeblaj oleoj kaj grasoj.
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]Sintezo 1
[redakti | redakti fonton]- Preparado per makomponado de la "pirogajlolo":
Sintezo 2
[redakti | redakti fonton]- Preparado ekde la gajlata aldehido per milda oksidigo:
Sintezo 3
[redakti | redakti fonton]- Preparado ekde la gajlata alkoholo per drasta oksidigo:
Sintezo 4
[redakti | redakti fonton]- Preparado ekde la "4-hidrokso-benzoata acido":
Sintezo 5
[redakti | redakti fonton]- Preparado ekde la benzoata acido:
Sintezo 6
[redakti | redakti fonton]- Preparado ekde la "ŝikimata acido":
Sintezo 7
[redakti | redakti fonton]- Preparado per hidrolizo de la etila gajlato:[9]
Sintezo 8
[redakti | redakti fonton]- Preparado per kataliza senhidrogenigo kaj oksidigo de la "kininata acido":[10]
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]Reakcio 1
[redakti | redakti fonton]- Konvertado al "pirogajlolo":
Reakcio 2
[redakti | redakti fonton]- Konvertado al gajlata aldehido:
Reakcio 3
[redakti | redakti fonton]- Konvertado al gajlata alkoholo:
Reakcio 4
[redakti | redakti fonton]- Konvertado al "4-hidrokso-benzoata acido":[11]
Reakcio 5
[redakti | redakti fonton]- Konvertado al benzoata acido:
Reakcio 6
[redakti | redakti fonton]- Konvertado al "ŝikimata acido":
Reakcio 7
[redakti | redakti fonton]- Konvertado al etila gajlato:
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Science Direct
- Sigma Aldrich
- NCBI Resources
- Science Direct
- North Caroline State University
- Advances in Gallic Acid Research and Application
- Reduction and Complexing of Manganese by Gallic Acids
- Quantification of Tannins in Tree and Shrub Foliage: A Laboratory Manual
- Royal Society of Chemistry
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Chemsrc
- ↑ PubChem
- ↑ La vorto elagiata venas inversiita el la vorto "galle", kiu signifas Galio aŭ Francio.
- ↑ La Reakciaĵo de Folin-Ciocâlteu estas miksaĵo da "fosfomolibdato" kaj "fosfotungstato" kiel kolorimetra eseo por fenolaĵoj kaj polifenolaj antioksidigaĵoj. Ĝia nomo estas omaĝo al la sciencistoj Otto Folin (1867-1934), Vintilă Ciocâlteu (1890-1947) kaj la usona fiziologino Willey Glover Denis (1879-1929).
- ↑ Plant Polyphenols: Synthesis, Properties, Significance
- ↑ The Artist's Guide and Mechanic's Own Book: Embracing the Portion of ...
- ↑ Hand-book of Chemistry
- ↑ Philosophical Magazine
- ↑ Nanotechnology in Catalysis: Applications in the Chemical Industry, Energy ...
- ↑ Taylor & Francis online
- ↑ Science Direct