Gajo Oktavio
Gajo Oktavio | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Velletri |
Morto | en Nola |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Roma regno |
Familio | |
Patro | Gaius Octavius (en) |
Patrino | nekonata valoro |
Edz(in)o | Ancharia (en) (nekonata valoro–nekonata valoro) Atio (nekonata valoro–59 a. K.) |
Infanoj | Oktavia la pli maljuna ( Ancharia (en) ) Oktavia la pli juna ( Atio) Aŭgusto Cezaro ( Atio) |
Parencoj | Julia la pli aĝa (filino de filo) Klaŭdio (pranepo) Kaligulo (prapranepo aŭ prapranepino) Nerono (idarano) |
Okupo | |
Okupo | Romia politikisto ancient Roman military personnel (en) |
Gajo Oktavio aŭ en latino Gaius Octavius[1] (ĉirkaŭ 100 – 59 a.K.) estis Romia politikisto.
Li estis praulo de Romiaj imperiestroj de la Juli-Klaŭdia dinastio. Li estis la patro de la imperiestro Aŭgusto, bo-avo de la imperiestro Tiberio, pra-avo de la imperiestro Klaŭdio, pra-pra-avo de la imperiestro Kaligulo, kaj pra-pra-pra-avo de la imperiestro Nerono. El Velletri, li estis posteulo de antikva kaj riĉa kavalira branĉo de la gens (klano) Oktavia. Spite esti el riĉa familio, lia familio estis pleba, pli ol patricia. Kiel nova homo li ne estis de senatana familio. Lia avo, samnome Gajo Oktavio, luktis kiel milita tribuno en Sicilio dum la Dua Punika milito. Lia patro, samnome Gajo Oktavio, estis municipa magistrato kiu vivis ĝis alta aĝo.