Galaksia centro
Aspekto
La galaksia centro estas la masocentro de la Lakta Vojo kaj responda punkto sur la rotacia akso de la galaksio. Ĝia centra masa objekto estas pezega nigra truo de ĉirkaŭ 4 milionoj da sunaj masoj, kiu nomiĝas Sagittarius A*, kompakta astronomia fonto de radioondoj kiu estas preskaŭ ekzakte ĉe la galaksia rotacia centro. La Galaksia Centro estas proksimume 26 000 lumjarojn for de la Tero en la direkto de la konstelacioj Sagitario, Serpentisto kaj Skorpio, kie la Lakta Vojo aperas plej hele, videble proksime al la malfermita stelamaso M6 aŭ "Papilia Areto" (angle Butterfly Cluster, hispane Cúmulo de la Mariposa, itale Ammasso Farfalla kaj simile).