Galapaga buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Galapaga buteo
Galapaga buteo, plenkreskulo de insulo Fernandina
Galapaga buteo, plenkreskulo de insulo Fernandina
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. galapagoensis
Buteo galapagoensis
(Gould, 1837)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Galapaga buteo (Buteo galapagoensis) estas granda amerika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj. Temas pri endemia birdo de la Galapagoj.

Fizika priskribo[redakti | redakti fonton]

Junulo

Simila laŭgrande al la Ruĝvosta buteo (Buteo jamaicensis) kaj al la Svainsona buteo (Buteo swainsoni) de Nordameriko, la Galapaga buteo estas ĉirkaŭ 55 cm el beko al vosto kun envergugro de 120 cm. Plenkreskulo de tiu buteo estas varikolora ene de la specio. Plenkreskulo de Galapaga buteo estas ĝenerale fulgece brunecnigra; la krono iom pli nigra ol la dorso. La dorsaj plumoj estas parte kun pli palbrunaj, grizaj aŭ sablokoloraj bordoj, kaj blankaj bazoj je ioma etendo. Ties vostokovriloj estas ankaŭ striecaj je blanka. La propra vosto estas arĝentogriza supre, kun ĉirkaŭ 10 mallarĝaj nigraj bendoj; sube ĝi estas tre pala. La flugilplumoj estas pli palaj en internaj areoj, strie je blanka.

Sube ĝi havas nedistingajn ruĝecan bordojn de plumoj de flankoj kaj suba ventro. La subvostaj kovriloj estas striecaj je blanko. Subflugilaj kovriloj estas nigraj, kontraste kun la palaj bazoj de flugiloj. La okuloj estas brunaj, la beko grizecnigra, pli pala ĉebaze kio estas konata kiel vaksaĵo; kruroj kaj piedoj estas flavaj. La masklo de tiu buteo estas pli malgranda ol la ino, kiel ĉe plej rabobirdoj. Junuloj tamen ŝajnas tre diferencaj el plenkreskuloj je tio ke ili estas tre bone kamuflaj per ĝenerala malhela kaj bruna aspekto kun variaj kvantoj de strioj sube kaj pli pala makuleteco supre. Ties okuloj estas helgrizbrunaj, kaj la beko nigra, blugriza ĉebaze. La vaksaĵo estas grizverda, la piedoj pale flavverdaj. Kiam la nematurula plumaro iĝas eluzita, la palaj areoj iĝas preskaŭ blankaj.

La Galapaga buteo havas larĝajn flugilojn kaj larĝan voston. Ĝi estas pintopredanto kaj posedas elstaran vidkapablon.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Habitato kaj dieto[redakti | redakti fonton]

Tiu buteo manĝas ĉefe insektojn kiaj lokustoj kaj gigantaj centpieduloj, same kiel malgrandaj lafolacertoj, serpentoj kaj roduloj. Ne estas nekomune ke ĝi manĝas junajn marigvanojn kaj terigvanojn, kaj idojn de martestudoj kaj de tertestudoj. Tiu predanto estis vidata ankaŭ ĉe nestareoj de la Forkovosta mevo, kie ĝi rabas kaj ovojn kaj idojn. Eĉ tre putriĝinta kadavraĵo estas plukata per sia akra forta beko. Ankaŭ ties piedoj kaj kalkanumoj estas fortaj kiel tiuj de la tre proksime rilataj Varia buteo kaj Blankavosta buteo.

Ili ĉasas laŭ grupoj de 2 aŭ 3 individuoj, ŝvebas je alto de 50 al 200 m en la ĉielo. Kiam unu el la birdoj lokigas predon aŭ putriĝantan kadavraĵon, ili markas ĝin al la aliaj grupomembroj. La hegemonia buteo de la grupo manĝas el la predo ĝis sato, dum la aliaj membroj atendas sian vicon. Ili preferas ripozi sur lafa elstaraĵo aŭ alta branĉo dum ĉasado, kvankam ili pasas ankaŭ iom da tempo surgrunde.

Sentima al homo, kaj ĉefe junuloj scivolemaj, ili ofte vagadas ĉe homaj kampadejoj kaj serĉas rubaĵojn. En 1845 Charles Darwin jam konstatis la facilecon kapti tiun buteon.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Pro malesto de ŝanĝoj sezonaj en la insularo pro proksimeco al ekvatoro, ne estas regula reprodukta sezono. Pariĝado okazas kelkajn fojojn sur atingebla ripozejo aŭ dumfluge. Tio komencas kiam maskloj faras falsajn atakojn al ino el malantaŭen per flugoplonĝoj kontraŭ ŝi, kaj tiam la masklo sekvas la inon dum ŝi descendas al arboj sube. Dum maskloj tendencas esti monogamaj, la inoj pariĝas kun ĝis 7 diversaj maskloj dum la reprodukta sezono. Tra la tuta reprodukta periodo, la ino kaj ŝiaj maskloj laŭvice protektas la neston kaj kovas la ovojn kaj eĉ partoprenas en idomanĝigado.

Nestoj estas konstruataj malalte en arboj, en lafokornicoj aŭ eĉ surgrunde foje. Uzataj dum multaj jaroj kaj reproduktaj periodoj, ili iĝas ege grandaj, foje eĉ kvarfute diametre. Tiuj strukturoj el bastoneteroj estas kovrataj el herboj, arboŝeleroj, aretoj de folioj aŭ aliaj disponeblaj mildaj materialoj. La pariĝinta paro estas kune la majoritaton de la tempo komence de la ovodemetado kaj kutime restas proksime al la nestoloko. La nesto estas rearanĝata konstante per freŝaj, verdaj basteneteroj. La ino demetas kutime 1 al 3 ovojn, kiuj estas verdecblankaj, sed nur unu ido estas produktata. Elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 50–60 tagojn post eloviĝo. Junuloj ne eniras en la teritoriaj reproduktaj areoj ĝis kiam ili atingas la aĝon de 3, kiam ili iĝas sekse maturaj. Kvankam tiuj birdoj estas ĝenerale sentimaj. ili abandonas sian neston se ĝi estas ĝenata de homoj.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La alvoko de la Galapaga buteo estas serio de mallongaj krioj simila al alvoko de la Varia buteo kiu estis priskribata kiel “keer, keeŭ,” aŭ varia “kŭii”. Bruema ĉefe dum la reprodukta sezono, ties alvoko mildiĝas al “kilp, kilp, kilp”.

Statuso[redakti | redakti fonton]

Kvankam la preciza nombro de tiuj birdoj estas nekonata, oni supozas, ke estas nur ĉirkaŭ 150 reproduktaj paroj nune. Tiu statistiko pliboniĝis iome el pasintaj jaroj, sed ĝi estas for el abundo troviĝinta en ĉiuj la insuloj de Galapagoj kiam ili estis malkovrataj. Pro homa ĝenado en ties natura habitato, pliiĝanta manĝodisponeblo pro novaj predantoj enmetitaj en la insulojn, kaj predado fare de homoj, tiuj buteoj estas jam formortintaj el la insuloj de Baltra, Daphne, Floreana, San Cristobal, kaj Seymour.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Studoj laŭ DNA haplotipoj (Bollmer et al. 2005) de la Galapaga buteo kaj ties plej proksima parenco nome la Svainsona buteo, indikas, ke la prauloj de la unuaj koloniigis la insulojn proksimume antaŭ 300,000 jaroj, kio faras la birdojn la plej ĵuse alvenintaj konate. (Kompare kun la Darvinaj fringoj, kiuj ĉirkaŭkalkule alvenis antaŭ ĉirkaŭ 2–3 milionoj da jaroj.)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2006). Buteo galapagoensis. En: IUCN 2006. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas konsiderata vundebla
  • Bollmer, Jennifer L.; Kimball, Rebecca T.; Whiteman, Noah Kerness; Sarasola, José Hernán & Parker, Patricia G. (2005): Phylogeography of the Galápagos hawk (Buteo galapagoensis): A recent arrival to the Galápagos Islands. Molecular Phylogenetics and Evolution 39(1): 237–247. DOI 10.1016/j.ympev.2005.11.014 (HTML resumo)
  • Channing, Keith. “Galapagos Hawk- Buteo galapagoensis”. The Hawk Conservancy Trust. 2008. 5 Mar 2008.
  • Licon, Daniel. “Buteo galapagoensis: Galapagos Hawk”. University of Michigan Museum of Zoology Animal Diversity Web. 2008. 5 Mar 2008 <http://animaldiversity.ummz.umich.edu/site/accounts/information/Buteo_galapagoensis.html>.
  • Bollmer, Jennifer L., et al. “Population Genetics of the Galapagos Hawk (Buteo galapagoensis): Genetic Monomorphism Within Isolated Populations.” The Auk. 122.4 (2005): 1210-1214.
  • Delay, Linda S., et al. “Paternal Care in the Cooperatively Polyandrous Galapagos Hawk.” The condor. 98 (1996): 300-306.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]