Galapaga mokbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Galapaga mokbirdo
Galapaga mokbirdo
Galapaga mokbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Mimedoj Mimidae
Genro: Nesomimus
Specio: N. parvulus'
Nesomimus parvulus
(Gould, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Galapaga mokbirdo (Nesomimus parvulus) estas specio de birdo de la familio de Mimedoj kiu troviĝas kiel endemia en la Galapagoj, Ekvadoro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Galapaga mokbirdo estas facile videbla en Galapagoj pro siaj facile rekoneblaj karakteroj, nome plumoj striecaj brune kaj ĉefe grize, longa vosto kaj malgranda grando, krom nigra, angula beko. Tiu birdo havas pli malhelan koloron ol la aliaj mokbirdoj de la insularo por kamufli sin sur la korala sablo de la insuloj kie ili ĉefe loĝas.

Tiu specio kunhavas aspekton kun la Kapuĉa mokbirdo, kiu estas ne tiom malhela, sed pli granda, tio estas la krono estas tre griza kaj la hela superokula strio kiu aperas en aliaj membroj de la familio ne estas tiom markata, dum la nigrega traokula strio estas tre markata kaj ampleksas suben kiel vizaĝa nigrega zono kio kompletas la malhelan kapon de kie devenas la nomo de la specio Kapuĉa mokbirdo, kiu same povus taŭgi por la Galapaga mokbirdo, kiu ricevas sian nomon Galapaga mokbirdo, ĉar estis la unua studata de fakuloj en la insularo, krom ke ĝi ĉeestas la tutan insularon dum la Kapuĉa mokbirdo nur unu insulon.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustejoj. Kiel ĉe aliaj mokbirdoj, ili estas ĉiomanĝantaj, sed ĝi estas pli predanta ol la rilataj specioj de Sudameriko. Ili predas etajn lafolacertojn, insektojn, centipedojn, kadavraĵon, ovojn de marbirdoj kaj junajn fringojn. Ili povas manĝi ankaŭ ĉiun ajn manĝaĵon abandonitajn de vizitantoj de la insuloj. Ili havas tre klaran alvokon kiu foje varias, sed malkiel ĉe aliaj mokbirdoj, Galapaga mokbirdoj ne estas imitemaj. Kvankam ili ja povas flugi,oni vidas ilin plie kurantajn ol flugantaj kio komparigas ilin al kurbirdoj.

La Galapaga mokbirdo luktas kontraŭ aliaj birdoj ĉar estas agresema birdo, kaj oni scias ke ili venas ĉe homoj tute sentimaj. Ili estas unikaj pro tio, ke post la idonasko, junuloj helpas en idozorgado. Alia unika vivmaniero estas ke dum vivado en komunumoj, la plej aĝa masklo respondecas pri havigo de manĝo kaj junulzorgado. Ĉu li estas la patro aŭ ne, tio ne gravas, kaj fakuloj nomas lin kiel la masklo alfa de la grupo.

Tiuj birdoj konstruas siajn nestojn en arboj kaj kaktoj. Ĉirkaŭ 2 au 3 inoj en ĉiu grupo reproduktiĝas samtempe, sed povas esti pliaj en grupoj de 2 al 24. La maskloj de la grupo kiuj ne estas reproduktantaj estas “helpantoj” kaj helpas la reproduktantajn inojn, sed la inoj kiuj ne estas reproduktantaj, apenaŭ helpas. Tiu helpado montras la influon de parenceco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Galapaga mokbirdo

La Galapaga mokbirdo descendas el la ekvadora Longvosta mokbirdo. Estas aliaj tri specioj de mokbirdoj kiuj troviĝas en la Galapagoj, sed la Galapaga mokbirdo estas la unua kiu estis trovata dum la vevturado de Darwin al la insuloj en 1835. Ili havis pli grandan influon ol ĉiu ajn besto super la evoluteorio de Darwin, kiam li alvenis tien, ĉar ĝi estis la unua specio ĉe kiu Darwin notis distingajn diferencojn inter similaj specioj, kiam li trarigardis de insulo al insulo. Tiu estas kiu disvolvigis pliajn speciojn. La Galapaga mokbirdo estas la ununura vidata ĉe la insularo pli ol iu ajn alia mokbirdo. Ili estas vidataj en la insuloj de Santa Cruz, Santiago, Isabela, Fernandina, Santa Fe kaj Genovesa, sed oni supozas, ke ĝi originiĝis en San Cristobal. Kvankam ili similaspektas en la insuloj de San Cristobal kaj Isabela, ili aspektas diferencaj en Floreana kaj Santiago.

Adaptiĝo al la klimato[redakti | redakti fonton]

Pro la klimato kie la Galapaga mokbirdo vivas, ties socia organizado estas tre diferenca de aliaj birdoj. La strukturo de pariĝado dependas de kiu sekso pliabundas. Kiam estas pli da maskloj ol da inoj, ĝi estas monogamaj, kaj kiam estas pli da inoj ol da maskloj, ĝi estas poligina. Nestokunigado oftas dum la poliginaj epokoj. Ties reproduktaj sezonoj dependas de la jarepokoj. Dum la alveno de El Nino, ili ege reproduktiĝas, kaj dum la sekaj epokoj, ili neniom reproduktiĝas. Kvankam la reproduktado okazas samtempe kun El Nino, tiu kaŭzas ankaŭ multan mortigon de mokbirdoj pro la kvanto de pluvo. Tiu veterŝanĝo estas la ĉefa kialo de la ŝanĝoj en populacio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]