Galapaga turto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Galapaga turto
Zenaida galapagoensis.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Zenaida Zenaida
Specio: Galapaga turto 'Zenaida galapagoensis'
John Gould 1839
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Galapaga turto (Zenaida galapagoensis) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas endemisma ĉe la insularo Galapagoj de Ekvadoro.

Ties natura medio estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikak aŭ tropikaj sekaj arbustejoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas simila al aliaj turtoj de sia genro Zenaida, tio estas bruna ĉedorse kun nigraj makuloj en suba dorso, rozbruna ĉe kapo kaj brusto (kun nigra makulo antaŭ la nuko) kaj hela en ventro, sed ĉe tiu ĉi specio eble pro sia izoliteco estas pli markita kaj kolora, ekzemple la nigra okulo montras bluecan okulringon siavice ringita je nigro, la brusto estas sufiĉe rozkolora kaj la nigraj makuloj estas en la tuta flugilo kaj kombinitaj kun blankaj vertikalaj strietoj, la pugo estas simple bruna kaj la kruroj ruĝaj.

Referenco[redakti | redakti fonton]