Galateo (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galateo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Originala nomo Γαλάτεια
Eble sama Galatea
Sekso ina
Patro Nereo
Patrino Doris
Kunulo PolifemoAciso
Infanoj Illyrius • Keltos
vdr

Galateo (latine Galatea) estas en helena mitologio filino de mara dio Nereo, do ŝi estas unu el Nereidinoj.

Akiso kaj Galateo[redakti | redakti fonton]

Ŝi reciprokis amon de belaspekta junulo nomata Aciso. Sed Galateo plaĉis ankaŭ al grandega malbela unuokula giganto Polifemo. Li ekamis ŝin senespere kaj sekrete sekvis ŝin.

Kiam foje sidis la belaj geamantoj sur mara bordo kaj tenere interparolis, ĵaluzo de Polifemo eksplodis kaj kontraŭ la duopo li furioze ĵetis grandegan ŝtonon. Galateo eskapis senvunde, sed Acison la ŝtonego dispremis. Elfluanta sango turniĝis en kristalece klaran rivereton, kiu ĝis nun portas sur Sicilio nomon Fiume d´Iaci.

Galateo kaj Polifemo sur fresko el Pompejo
Aciso, Galateo kaj Polifemo sur pentraĵo de Rafaelo Sanzio el la jaro 1512

Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

Okazaĵo de amo de Aciso kaj Galateo estis preferata temo de vidartistoj kaj komponistoj, precipe dum rokoka kaj baroka epokoj.

Eksteraj referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gelateia en la ĉeĥa Vikipedio.