Galbárruli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galbárruli
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26212
Demografio
Loĝantaro 89  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 37′ N, 2° 58′ U (mapo)42.6225-2.9611111111111Koordinatoj: 42° 37′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 656 m [+]
Areo 15,44 km² (1 544 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Galbárruli (Provinco Rioĥo)
Galbárruli (Provinco Rioĥo)
DEC
Galbárruli
Galbárruli
Situo de Galbárruli
Galbárruli (Hispanio)
Galbárruli (Hispanio)
DEC
Galbárruli
Galbárruli
Situo de Galbárruli

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Galbárruli [+]
vdr

Galbárruli [galBAruli] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]

La malgranda municipa teritorio de Galbárruli en la nordokcidento de la regiono.

Ĝi limas norde kun urbo Miranda de Ebro (Burgoso), okcidente kaj sude kun Sajazarra, sudoriente kun El Ternero (Burgoso), sudokcidente kun Fonzaleche kaj la bieno Sajuela (Burgoso) kaj okcidente kun Cellorigo. Estas du domaroj, nome Galbárruli kaj Castilseco.

Preĝejo de Sankta Stefano en Galbárruli.
Preĝejo de Castilseco.
Absido de la preĝejo de Castilseco.
Roka ermitejo de Castilseco.

Pri etimologio menciindas la deveno de la loknomo Galbárruli. Ĝi estas eŭska toponimo kiu devenas el Galba kun signifo de mezepoka antroponomo, kaj (h)uri sufikso ofta en la eŭskdevena toponimio kun signifo “vilaĝo aŭ loĝloko”. Tial la kompleta signifo de la toponimo estus "vilaĝo de Galba"; alia hipotezo estas deveno el galba kun signifo de "kalva", kaj (h)uri kun signifo “vilaĝo aŭ loĝloko”; tiuokaze la kompleta signifo de la toponimo estus "vilaĝo senarba". Tiu nomo aperas dokumentita laŭ variaj mezepokaj citaĵoj kun diversa literumado kiel por ekzemplo: Galvarruli 1151, Galvarruri 1173-1194, 1257, 1285, 1294, kaj 1299, Galuarruli 1229, Galbarruli 1278, Galbarruri 1298.[2]

La loko aperas jam en dokumento de 1146, nome en la Foruo de Cerezo. En 1360, kun Cellorigo, estis donita al la urbo Vitoria fare de la reĝo Pedro la 1-a de Kastilio. Post 11 jaroj (1371) estis nuligita tio fare de la frato de Pedro nome Henriko la 2-a de Kastilio, en la kadro de enlanda kaj interfrata milito. Dokumentoj de 1737 kaj 1739 registris, ke la loko faris plendojn kontraŭ la lokanoj de apuda Villaseca pro la profito de la paŝtejoj kaj montoj.

Ĝi apartenis jurisdikcie al Miranda de Ebro (Burgoso) ĝis 1743, kiam sendependiĝis Bugedo, Orón, Cellorigo, Ircio, Suzana, Villalba kaj Villaseca.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 256 loĝantoj ĝis nunaj 70.

La submunicipo Castilseco havis gravan historion, en la 11-a jarcento kiel Castrum sicum, en 1194 kiel Castellum sicum, en 1146 kiel Castrilseco. ​

Vizitindaĵoj estas la du preĝejoj kaj la ermitejo de Castilseco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.
  2. «REPERTORIO BÁSICO DE TOPONIMIA EUSKÉRICA EN LA RIOJA, AZNAR MARTÍNEZ - Biblioteca Gonzalo de Berceo». www.vallenajerilla.com. Konsultita la 6an de Novembro 2020.