Galerio en la koridoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruaĵo ĉe Anger-strato 41, kie okazis la ekspozicioj; stato de 2013.

La Galerio en la koridoro (germane: Galerie im Flur) ĉe Anger-strato nr. 41, Erfurto, Germana Demokrata Respubliko estis la plej grava enloĝeja galerio de Turingio je la fino de la 1970-aj jaroj. Ĝia fermigo estis tipa ekzemplo kiel la ŝtato traktis nekonformismajn artistojn.

Komenco - la geedzoj Peinzger[redakti | redakti fonton]

La geedza paro Peinzger koncentriĝis en siaj ekspozicioj je la komenco pri privataj rondoj de erfurtaj artistoj kaj de ties medio. Ili taksis la galerion kiel atelieron, kie ebliĝu renkontiĝoj inter artistoj kaj la publiko artemula. Montrotis la verkoj de memlernintoj kaj artistoj ne membriĝintaj al la GDR-Kulturasocio (Kulturbund). Post kiam la galerio iĝis paŝon post paŝo alternativo por aliaj elmontrigeblecoj (tiuj sub la kontrolo de Kulturbund, de la urbo, de la Verband Bildender Künstler) la celgrupo etendiĝis ankaŭ eksteren de la Distrikto Erfurto.

Nova estrado[redakti | redakti fonton]

Post la transloĝigo de la Peinzger-oj Berlinon en 1980 Gabriele Kachold ekestris kaj ekorganizis la galerion. Kachold, kiu arestitis ĝis 1977 post subskribkolekta agado kontraŭ la perforta senŝtatanecigo de Wolf Biermann, intencis ekde la komenco havi lokon por establi alternativajn porartistajn retojn kaj krei duan je partoj kvazaŭ paralelan socion antaŭ la fono de la nedependa pacmovado kiel ankaŭ de la pola sindikato Solidarność. Instigo je diskutado de aktualaj problemoj estis ekspozicio de la dresdena pentristo Eberhard Göschel en la 18-a de oktobro 1980, kiu estis fondinta kune kun la (ankaŭ ĉeestinta) Peter Herrmann la grupon Obergrabenpresse en Dresdeno.

En februaro de 1981 okazis verkaroprezento de Werner Schubert-Deister, kiun malfermis (per Stockhausen-koncerto) ensemblo ĉirkaŭ la vajmara komponisto Michael von Hintzenstern. Schubert-Deister estis abstrakta pentristo kaj skulptisto, el kies verkoj kelkaj detruitis laŭ ordono de partifunkciuloj la antaŭajn jarojn. Krome lia familio perdis ĉiujn posedaĵojn pro pretekstitaj krimoj pri kontraŭleĝa artometiado. En 1986 la artisto forlasis la Sovetie Okupitan Zonon.

Publika laboro kun obstakloj[redakti | redakti fonton]

Pli kaj pli oni serĉis atentigon de larĝa publiko, kion atestis la presado kaj ĉirkaŭsendado de invitkartoj, la pendigo de afiŝoj kaj slogan-rubandoj, la lanĉado de recenzoj en la lokaj rubrikoj de la taggazetaro. Efekto estas ne nur plia konatiĝo sed ankaŭ plia observo fare de la sekreta polico. Je la fino de 1980 al la galeristino estis ordonite forpreni la afiŝojn kaj rezigni pri invitoj. Samtempe oni proponis transprenigi la repondecon pri la galerio fare de la urbo aŭ de Kulturbund. Post intensiva pridiskutado inter la artistoj tiaj ofertoj rifuzitis finfine, ĉar tio signifus finon de memstara ekspozicia politiko. Schubert-Deister eminente voĉdonis por neŝanceligita kontinuo sen kapitulaco antaŭ ŝtataj postuloj kaj persvadis la gekolegojn konsideri la ekspoziciojn kiel "revolucion mallaŭtan".

Elmontro de verkoj de Ralf Kerbach, antaŭvidate por aprilo 1981, estis la fino de la galerio. Kerbach volis montri desegnaĵojn kaj ksilografian ciklon pri tekstoj de aŭtoroj amikaj. Por la vespero de la malfermo li planis muzikigi la punkan muzikan bandon Zwitschermaschine kun Lothar Fiedler, Helge Leiberg, Michael Freudenberg kaj Cornelia Schleime; poste li volis voĉlegigi Sascha Anderson, Bert Papenfuß kaj Eberhard Häfner. Kvin tagojn antaŭ la inaŭguro la instancoj politikaj decidis nuligi la galerion. Unu tagon poste la galeriistoj estis informataj ke la ĉambroj de la galerio estus fermitaj kaj ke ekspozicioj jam ne estus permestataj.

Luktado kaj fina disiĝo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ akcepto de la oficiala letero en la galerio, ties anoj konsentis fari la ekspozicion kaj prepari la necesaĵojn por la malfermo. La vesperon de la 4-a de aprilo kunlaborantoj de la urbo igis demunti de la vandoj la jam pendantajn elmontrotaĵojn, ankaŭ la planita laŭtlegado ne okazis ĉar la saman tagon estis vokita al la komandejo armea Bert Papenfuß. Nelonge pli malfrue oni malrajtigis al Dagmar kaj Petron Peinzger uzi sian loĝejon. Reage kunvenis ankoraŭ en 1981 pluraj artistoj ligataj al la galerio por interkonsenti pri fondado de ligo diferencanta de la oficiala Verband Bildender Künstler der DDR. Tamen la iniciativo fiaskis; alia tia ideo, havita 3 jarojn poste (ĉirkaŭ la verkistoj Bernd Wagner kaj Uwe Kolbe), ankaŭ malsukcesis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Artikolo de Klaus Michael sur la retpaĝaro de BPD.