Galindo Aznárez la 1-a (Gaskonio)
Galindo Aznárez la 1-a (Gaskonio) (801-867) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Galindo Aznárez la 1-a (801-867) estis Grafo de Urgel (832-835), Grafo de Cerdaña (838), 1-a Grafo de Pallars y Ribagorza (833-844) kaj Grafo de Aragono (844-867). Pentraĵo de Antonio Callaved.
| |||||
Persona informo | |||||
Galindo I Aznárez | |||||
Naskiĝo | 801 en Duklando Gaskonio, Francio | ||||
Morto | 867 en Duklando Gaskonio, Francio | ||||
Lingvoj | Q20613214 vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House Galíndez vd | ||||
Patro | Aznar Galíndez la 1-a (Aragono) ![]() | ||||
Gefratoj | Céntulo Aznárez of Aragon (en) ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Guldreguda (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Aznar Galíndez II (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Galindo Aznárez la 1-a estis Grafo de (832-835), Grafo de Cerdaña (838), 1-a Grafo de Pallars y Ribagorza (833-844) kaj Grafo de Aragono (844-867).[1]. Galindo apartenis al la Dinastio de la Galíndez, estis sukcedinto de en:Galindo Garcés (778-844) kaj estis sukcedita de Aznar Galíndez la 2-a (846-893). Galindo estis filo de en:Aznar la 1-a Galíndez (780-839) Grafo de Aragono.
Kiam kaj sub kiuj cirkonstancoj Galindo akiris la Graflandon de Aragono estas neklaraj. Lia patro iam estis ekzilita fare de sia bofrato, García Galíndez "la Malbona", kaj lia frato Centulio estis murdita. Li eble reakiris la potencon en Aragono kun la subteno de la reĝoj de Pamplono. Galindo (Galindo gratia Dei comes)[2] aperas kiel la unua-menciita atesto en tri dokumentoj datitaj en 858-a kaj 860-a de la reĝo García Jiménez, ĉiu el kiuj dokumentas donacojn faritajn al la Abatejo de San Martín de Cillas.

Tiu ĉi reĝo verŝajne estis identa kun la patro de la edzino de sia nepo Galindo la 2-a, kiu havis la saman nomon. Krome, lia filo Aznar la 2-a estis edziĝinta al filino de reĝo García Íñiguez. Galindo verŝajne faris politikan interagon kun ĉi tiuj du reĝoj, kiuj ŝajne konkuris por potenco en Pamplono, por akiri lian subtenon.
Krome, Galindo (Galindo Asinarii comes) faris du donacojn al la Abatejo de San Pedro de Siresa, kies pli posta donaco devenas el 867-a kaj markas lian lastan mencion. Tiu ĉi dokumento nomas la tiamajn regantajn reĝojn "Karlo rege in Franza, Aldefoso filio Ardonis in Gallia Comata, Garsia Enneconis in Pampilona". Tio ankaŭ reprezentas la lastan referencon al franka reĝo en la dokumentoj de la aragonaj grafoj.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Condado de Castilla
- ↑ Esperante:Grafo Galindo, pro la graco de Dio.
- ↑ Tiu ĉi dokumento estis tradukita el la Germana Vikipedio.