Saltu al enhavo

Galle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galle
urbo
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 80000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 93 118  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 6° 2′ N, 80° 13′ O (mapo)6.032777777777880.215555555556Koordinatoj: 6° 2′ N, 80° 13′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Galle (Galle)
Galle (Galle)
DEC
Lokigo de Galle en Srilanko
Situa mapo de Galle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Galle [+]
vdr

Galle ( sinhala ගාල්ල, prononcita [ˈgaːlːə], en la angla [gɔːl] ; ankaŭ Gimhatitta ) estas havenurbo en sudokcidenta Srilanko, kaj ĉefurbo de la Suda Provinco. Loĝantaro: 104,2 mil homoj (2002).

Ĝi situas 116 kilometrojn de la ĉefurbo Kolombo. Ĝi estas ligita al ĝi kaj al Matara per fervoja linio laŭ la marbordo. Galle estas la sidejo de la Diocezo de Galle .

Galle estis konata kiel "Gimhathiththa" antaŭ la alveno de la portugaloj (1507-1640), kaj estis en tiu tempo la ĉefa haveno de la insulo [1][2]. La urbo estis la ĉefurbo sub nederlanda regado ĝis 1656, kiam Kolombo transprenis la ĉefurbecon. La urbo kreskis en graveco ĝis la 18-a jarcento, kiam la britoj iĝis koloniaj regantoj. Ili preferis evoluigi la havenon de Kolombo.

Galle estas distingita ekzemplo en Suda Azio de urbo fortikigita de eŭropanoj, kie oni vidas la interagadon inter eŭropaj arkitekturaj stiloj kaj sud-aziaj konstrustiloj. La malnova urbo kun la fortikaĵo estas listigita en la Listo de Monda Heredaĵo de Unesko. La fortikaĵo estas la plej granda restanta fortikaĵo en Azio konstruita fare de eŭropanoj. Inter aliaj elstaraj famaĵoj estas la katolika katedralo de Sankta Aloysius kaj ĝiaj apudaj postgimnaziaj konstruaĵoj.

La 26an de decembro 2004, la urbo estis forte trafita per masiva cunamo ekigita de serio de submaraj sismoj laŭlonge de Okcidenta Sumatro ĝis la Andamanoj. Rezulte, miloj da la loĝantoj de la urbo pereis.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]