Gallegos de Hornija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gallegos de Hornija
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47134
Demografio
Loĝantaro 108  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 37′ N, 5° 6′ U (mapo)41.609722222222-5.0983333333333Koordinatoj: 41° 37′ N, 5° 6′ U (mapo) [+]
Alto 715 m [+]
Areo 11,24 km² (1 124 ha) [+]
Gallegos de Hornija (Provinco Valadolido)
Gallegos de Hornija (Provinco Valadolido)
DEC
Gallegos de Hornija
Gallegos de Hornija
Situo de Gallegos de Hornija
Gallegos de Hornija (Hispanio)
Gallegos de Hornija (Hispanio)
DEC
Gallegos de Hornija
Gallegos de Hornija
Situo de Gallegos de Hornija

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gallegos de Hornija [+]
vdr

Gallegos de Hornija [gaLJEgos deorNIĥa] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Gallegos de Hornija estas etimologie komprenebla kiel Galegoj de Hornija alude al la regiona deveno de mezepokaj reloĝantoj kaj al la rivero Hornija, alfluanto de la rivero Doŭro; estas en la provinco ankaŭ aliaj du municipoj kun sama aludo al la rivero, nome Peñaflor de Hornija, kaj San Román de Hornija.

Gallegos de Hornija en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 11,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 111 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 38 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Dum la Mezepoko ĝi estis integrita en la Merindad del Infantazgo de Valladolid (en tiama kastilia Meryndat del Infantadgo de Ualladolid) administracia dividaĵo de la Regno Kastilio, priskribita en la libro Becerro de las Behetrías de Castilla,​ fare de la parlamento Cortes de Valladolid de 1351.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]