Gallica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gallica
emblemo
cifereca bibliotekoretejo
Komenco 1997 vd
Antaŭe Normannia vd
Lando(j) Francio vd
Situo Parizo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Gallica [GALlika] estas la cifereca biblioteko de la Nacia Biblioteko de Francio. Per malferma atingo, ĝi grupigas ciferecigitajn librojn, dokumentojn, gazetojn, fotojn kaj kolekton de miniaturaj ilustracioj.

La 10an de februaro 2010, Gallica atingis milionon da dokumentoj per Scènes de la vie de Bohème, de Henry Murger, 1913.

Je la 12a de aprilo 2014, Gallica proponis al konsultado rete 3 023 304 dokumentojn el kiuj 550 390 libroj, 1 347 078 numerojn de gazetoj kaj revuoj, 981 659 bildoj, 44 358 manuskriptojn, 72 291 mapoj, 24 015 partituroj, kaj 3 513 sondokumentoj, tio estas je ritmo de 1 500 paĝoj ciferecigitaj tage. Kelkaj verkoj estis kaptitaj pere de optika signorekono kaj tiele la teksto povas esti serĉata ĉe Gallica.