Gallus Anonymus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gallus Anonymus
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1065 (1065-11-30)
Morto 1-an de januaro 1145 (1145-01-01) (79-jaraĝa)
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo historiistomonaĥo vd
Aktiva dum 1110– vd
Verkado
Verkoj Agoj de la Polaj Princoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gallus Anonymus, pole Gall Anonim - la unua kronikisto verkanta en Pollando vivanta inter la 11-a kaj la 12-a jarcentoj, aŭtoro de Cronicae et gesta ducum sive principum Polonorum - la unua pola kroniko.

Pri lia personeco oni scias preskaŭ nenion. Li estis monaĥo, verŝajne benediktano. Partaj informoj estas nur ŝajnoj bazitaj sur membiografiaj mencioj de la kroniko. Plej verŝajne li naskiĝis ĉ. la jaro 1050. La kronikon li verkis en la jaroj 1112-1116.

Elstara renesanca historiisto, episkopo Marcin Kromer kiu posedis unu el ĝis nun ekzistantaj manskribaĵoj de la kroniko, skribis la jenan noton ĉemarĝene: Tiun ĉi historion verkis Gall, iu monaĥo verŝajne, kion oni povas suspekti surbaze de la antaŭparoloj, vivinta dum la tempo de Boleslao la 3-a. Ne estas certe ĉu Gall signifis ĉi-okaze francon aŭ personan nomon, sed de tiu tempo oni kutimas nomi la sennomulon Gallus Anonymus.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]