Gammelstad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Gammelstad
setlejo • urba areo de Svedio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 836  (2020) [+]
Loĝdenso 870 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 65° 38′ N, 22° 2′ O (mapo)65.63194539947822.026433508924Koordinatoj: 65° 38′ N, 22° 2′ O (mapo) [+]
Areo 5,56 km² ( 556 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gammelstad (Svedio)
Gammelstad (Svedio)
DEC
Gammelstad
Gammelstad
Situo de Gammelstad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Church village of Gammelstad, Luleå [+]
vdr
ĉirkaŭ la jaro 1700

Gammelstad estas la malnova centro de la nordsveda urbo Luleå en la historia provinco Norrbotten. La ensemblo el domoj kaj preĝejo apartenas al la monda kultura heredaĵo de UNESKO.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1000 jaroj la hodiaŭa Gammelstad estis insuleto ĉe la delto de la enfluejo de rivero Luleälvs en la baltan maron. Dum la 12-a jarcento Gammelstad iĝis centro de la kristana paroĥo, kiu laŭ la riveroj Kalixälv, Luleälv kaj Råneälv etendiĝis de la montaro ĝis la marbordo.

Post la pac-kontrakto de Nöteborg dum la jaro 1323, Svedio kaj Rusio malkonsentis pri la situo de la norda komuna limo. La sveda ŝtato provis pli integrigi la regionon ĉirkaŭ la rivero Luleälv en la regnon. Pastroj sendiĝis al la nordo, kaj simplaj lignaj preĝejoj konstruitaj. Dum la jaro 1339 okazis la unua kristana diservo en la loko, kie hodiaŭ troviĝas la urbo Luleå. La provinco Norrbotten iĝis parto de la sveda reĝlando kun svedaj leĝoj kaj impostoj.

La ĝis la nuntempo ekzistanta impona ŝtona preĝejo ekkonstruiĝis dum la 13-a jarcento kaj atestas pri la ekonomia bonfarto de la paroĥo, kies anoj komercis kun feloj kaj salmoj. Leĝo de la 15-a jarcento fiksis, ke ĉiu komerco limiĝas al la urboj, kie tuj povas esti prenataj la impostoj. Dum la jaro 1621 fondiĝis la urbo Luleå en la loko de la malnova komercoloko. Jam 28 jarojn post la oficiala urbofondiĝo, dum 1649, la urba haveno maluzebliĝis, ĉar la tuta skandinavia subkontinento leviĝis, kio plej senteblis en la nordo de Svedio, kaj sekve la akvo en la haveno malmultiĝis. Tial la plua urbo konstruiĝis en la loko de Gammelstad, la iama insuleto.

Gammelstads kyrkstad[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la preĝejo troviĝas la kyrkstad, la preĝeja urbo, de Gammelstad. Temas pri ensemblo de 400 lignaj dometoj (kyrkstugor), én kiuj la loĝantoj de la paroĥo povis tranokti, kiam ili venis al la diservo en Luleå. La preĝeja urbo de Gammelstadt apartenas al la monda kultura heredaĵo de UNESKO. Nuntempe en Svedio nur malmultaj aliaj tiaj preĝejaj urboj konserviĝis: aliaj ekzemploj estas la vilaĝo Öjebyn en Piteå, ĉirkaŭ 60 kilometrojn sude de Gammelstadt, aŭ Rättvik ĉe la lago Siljan..