Ganĝa ĥanlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ganĝa Ĥanato)
Ganĝa ĥanlando
1747 – 1805
ĥanlando • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Ganĝa Ĥanlando (azerbajĝane Gəncə-ksanlığı) estis islama princlando plejparte sub la regno de Irano kiu ekzistis en la teritorio de nuna Azerbajĝano en 1747-1805. La princlando estis regita de la dinastio de Ziadoglo, kiu regis Ganĝon kiel guberniestroj sub Nadir Ŝaho kaj estis de kaĝara deveno. Ŝaĥverdi-ĥano (1740-1761) iĝis ĥano de Ganĝa en 1747.

En 1781-84, Ganĝa estis regita de la karabaĥa ĥano Ibrahim-Ĥalil-ĥano. Dum la regado de Javad-Ĥano (1785-1804), la Ganĝa ĥanato kreskis en ekonomia kaj politika graveco kaj aranĝis sendependan eksteran politikon, foje kontraŭ la persa imperio. La ĥanoj havis sian propran menton en Ganĝa.

Dum la unua Ruso-Persa Milito (1804-1813) Ganĝa estis konsiderita de la rusoj kiel urbo de plej antaŭa graveco. Generalo Pavel Cicianov plurajn fojojn kontaktis Javad-ĥanon petanta al li submetiĝi al rusa regado, sed ĉiam estis rifuzita. La 20-an de novembro 1803, la rusa armeo moviĝis de Tiflis kaj en decembro, Cicianov komencis la sieĝajn preparojn. Post peza artileria bombardado, la 3-an de januaro 1804 je la 5-a horo en la mateno, Cicianov ordonis ataki la fortikaĵon. Post furioza batalado la rusoj povis kapti la fortikaĵon. Javad-ĥano estis mortigita, kune kun siaj filoj.

Oni renomis Ganĝan en honoro de la edzino de Aleksandro Elizaveta. En 1805 la imperia registaro oficiale aboliciis la ĥanaton kaj armea distrikto Elizavetpolo estis kreita.