Gana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
gana
贛語
Parolata en Ĉinio
Parolantoj 31 000 000
Denaskaj parolantoj 20 ĝis 50 milionoj
Skribo ĉina skribo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 gan
  ISO 639-3 gan
  SIL GAN
  Glottolog ganc1239
Angla nomo Gan
Franca nomo gan
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La gana lingvo (ĉine: 赣语, Gon ua) aŭ ĝjangŝjia lingvo (江西话, Jiānĝī huà; Kongsi ua) estas grupo de dialektoj parolata en Ĉinio de 20 ĝis 50 milionoj da parolantoj, apartenante al la 100 plej parolataj lingvoj de la mondo (2007)[1]. La plejmulto de ili loĝas en la sudo de Ĉinio, kies plej reprezenta varianto estas tiu el Ĝjangŝjio. Laŭ la atlaso de la ĉinaj lingvoj 中國語言地圖集》(1987) ekzistas 9 diversaj variantoj, La ISO-kodo de la gana lingvo estasgan. Ekzistas Vikipedio en la gana lingvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nationalencyklopedin "Världens 100 största språk 2007" La tutmonde 100 plej grandaj lingvoj en 2007.