Ganao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la moderna lando Ganao. Por informoj pri la Ganaa Imperio (ĉ. 790–1076), nordokcidente de moderna Ganao, vidu la artikolon Ganaa imperio.
Ganao
respubliko
Situo de Ganao.
Oficiala nomo: Republic of Ghana
Himno: God Bless Our Homeland Ghana
Membreco
Parto de Afriko
Najbaras kun
Ĉefurbo Akrao
Plej alta punkto Mount Afadjato
 - alteco 880 m s. m.
Areo 238 537 km² (23 853 700 ha)
Loĝantaro 17 075 000 (1995)
Denseco 71,58 loĝ./km²
sendependiĝo de Britio 6-a de marto 1957
Prezidanto John Dramani Mahama
 - Vicprezidanto Kwesi Amissah-Arthur
Horzono UTC+0
Telefona antaŭkodo +233
ISO 3166-1 288 GHA GH
Aŭtokodo GH
Interreta domajno .gh
Monunuo ganaa cedio
Lingvo angla
Vikimedia Komunejo: Ghana
Retpaĝo: www.ghana.gov.gh
Ganaa Esperanto-Movado

Ganao estas ŝtato en Okcidenta Afriko.

  • E-nomo: [m] Bordo Ora; [o] Ganaa Respubliko
  • Eksporto: kakao, kafo, oro, diamanto, mangano, baŭksito
  • Pokapa MEP: 390 $

Nomo kaj Etimologio

La vorto Ganao signifas "Batalantan Reĝon" kaj ĝi estis la titolo akordita al la reĝoj de la mezepoka okcident-afrika Ganaa Imperio, kvankam ĉi tiu imperio estis cetere multe pli norda ol la nuntempa lando de Ganao.[1]

La noma "Ganao" estis la fonto de la nomo "Gvineo", uzita por aludi al la okcidentafrika marbordo ekster la Respubliko de Ganao (kiel en Golfo de Gvineo).

Ganao estis adoptita kiel la laŭleĝa nomo por la teritorio antaŭe konata kiel Ora Marbordo kombinita kun brita Togolando ĉe la deklaro de sendependeco kaj memstareco je la 6-a de marto 1957.[1]

Historio

16- ĝis 17-jarcenta akana statuo, Metropolita Muzeo de Arto.

Antaŭ sendependiĝo

Estas arkeologiaj indikoj montrantaj ke homoj vivis en hodiaŭa Ganao je la Bronza Aĝo.[2] Tamen, ĝis la 11-a jarcento, la plimulto de areo de moderna Ganao estis plejparte neloĝata.[3] Kvankam la areo de hodiaŭa Ganao spertis multajn loĝantarajn movadojn, la gravaj etnaj grupoj en Ganao hodiaŭ estis firme establitaj tie de la 16-a jarcento.[4] De la frua 11-a jarcento, la Akanoj estis firme establitaj en ŝtato nomata Bonoman, el kiu la Brong-Ahafo Regiono estas nomita. Frua eŭropa kontakto de la portugala Imperio, kiu venis al Ganao en la 15-a jarcento, koncentriĝis pri la vasta havebleco de oro. La portugaloj unue surteriĝis ĉe suda marborda urbo kaj nomis la lokon Elmina. En 1481, reĝo Johano la 2-a de Portugalio komisiis al Diogo d'Azambuja konstrui Elminan Kastelon, kiu estis kompletigita en tri jaroj.

De 1598, la nederlandanoj aneksis la teritorion, konstruante fortikaĵojn ĉe Komeda kaj Kormantsi. Aliaj eŭropaj negocistoj aliĝis ekde la mezo de la 17-a jarcento, plej precipe la svedoj, danoj kaj britoj. La eŭropaj negocistoj, impresitaj de la oraj rimedoj en la areo, nomis ĝin la Ora Marbordo.[5] Ekestis la eŭropaj kolonioj Sveda Ora Marbordo (1650 ĝis 1663), Dana Ora Marbordo (1663 ĝis 1850), paralele Granda Frederikurbo, kolonio de Brandenburgio-Prusio (1683 ĝis 1717), kaj ekde 1850 la brita kronkolonio Ora Marbordo.

Pli da ol tridek fortikaĵoj kaj kasteloj estis konstruitaj de la portugalaj, nederlandaj, svedaj, danaj kaj britaj negocistoj. La Ora Marbordo estis konata por jarcentoj kiel 'La Tombo de la Blankuloj', ĉar multaj el la eŭropanoj kiu iris tien mortis pro malario kaj aliaj tropikaj malsanoj. Post kiam la nederlandanoj retiris sin en 1874, la Ora Marbordo fariĝis protektorato, sekvante konkeron de la britoj en 1896 ĝis sendependeco en marto 1957.[5]

1989: Sovetunia poŝtmarko markanta la 80-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro.H.C. Kwame Nkrumah (1909–1972).

Multaj militoj okazis inter la brita kolonia potenco kaj la diversaj akanaj nacioj. La aŝantia Reĝlando venkis la britojn dum kelkaj tempoj, sed poste malvenkis dum la Milito de la Ora Seĝo en la frua 1900-aj jaroj.[6] La Akanoj ofte rezistis la koloniajn politikojn de la britoj; tamen, movoj al sendependiĝo intensiĝis post la dua mondmilito. En 1947, oni formis Unuigitan Oran Marbordan Kongreson (UGCC) kiu petis "mem-regadon ene de la plej mallonga ebla tempo."[7] Post tumultado pliigita en 1948, la membroj de la UGCC estis arestitaj, inkluzive de la estonta ĉefministro kaj prezidanto Kwame Nkrumah. Poste, Nkrumah formis sian propran partion, la Kongresan Popolan Partion (CPP) kun la devizo "mem-regado nun". Li komencis kampanjon kaj akiris la subtenon de kamparaj kaj laborklasaj homoj.[5] Li estis denove malliberigita ĉar li estis gvidanto de partio kiu kaŭzis bojkotojn, frapojn kaj aliajn formojn de civila malobeo. Gajninte plimulton en la Leĝdona Asembleo en 1952, Nkrumah estis liberigita kaj elelektita gvidanto de registara komerco. Post postaj intertraktadoj kun Britio, la 6-an de marto 1957 Nkrumah deklaris Ganaon "libera por ĉiam".[5] Formita de la fuzio de la Ora Marbordo kaj brita (antaŭe germana) Togolando laŭ UN-sponsoritaj plebiscitoj en 1956 kaj en 1957, Ganao fariĝis la unua sendependa lando en sub-Sahara Afriko.

Post la sendependiĝo

Ekde 1957, Kwame Nkrumah fariĝis prezidanto. En 1960 establiĝis respubliko kaj unupartia ŝtato. Post milita renverso prezidanto Nkruma eksiĝis en 1966. Post tio milita kaj civila potencoj periode prenis la ŝtatregadon. Serio de postaj registaraj demisiigoj de 1966 al 1981 finiĝis per la aliro al potenco de Leŭtenanto Jerry Rawlings en 1981.[8] Ĉi tiuj ŝanĝoj rezultis en la interrompo de la konstitucio en 1981 kaj la malpermeso de politikaj partioj.[9]

Nova konstitucio restarigis multpartian politikon en 1992; Rawlings estis elektita kiel prezidanto tiam kaj denove en 1996.[10] La konstitucio de 1992 malpermesis lin kandidati por tria oficperiodo, do lia partio, la Nacia Demokrata Kongreso, elektis lian Vicprezidanton, John Atta Mills, konkuri kontraŭ la kontraŭstaraj partioj. Gajnanta la balotadojn de 2000, John Kufuor de la Nova Patriota Partio estis ĵurita en ofico kiel prezidanto en januaro 2001 kaj venkis kontraŭ Mills denove en 2004, kaj tiel ankaŭ servis du oficperiodojn kiel prezidanto.[10]

La festo de la 50a sendependeca datreveno.

En 2009, John Atta Mills prenis oficon kiel prezidanto de Ganao kun diferenco de ĉ. 40 000 voĉdonoj (0,46%),[11] inter lia partio, la Nacia Demokrata Kongreso kaj la Nova Patriota Partio, markanta la duan tempon ke potenco estis translokigita de unu elektita gvidanto al alia kaj sekuriganta la statuson de Ganao kiel stabila demokratio.[12]

La 24-an de julio 2012 John Atta Mills mortis neatendite en Akrao. John Dramani Mahama, la vicprezidanto, estis ĵurita kiel lia anstataŭaĵo. Mahama gajnis la balotadon en decembro de 2012 kaj estis ĵurita denove en januaro 2013.

Geografio

Ganao troviĝas ĉe la Gvinea Golfo, nur kelkajn gradojn norde de la ekvatoro.

Kulturo

Muziko

Hajlajfo (angle highlife) estas danca kaj muzika stilo en Ganao kaj Siera-Leono, kiu estas trovebla ankaŭ en aliaj okcidentafrikaj landoj. La originoj de hajlajfo troviĝas en la 1920-aj jaroj precipe en Ganao. Ekde ĉi tie la stilo disvastiĝis en aliajn landojn de Okcidentafriko. Karakterize por hajlajfo estas elementoj el la ĵazo kaj la uzado de malsamaj gitaroj.

Subtenanto de la futbalteamo el Ganao, kiu en 2006 unuafoje partoprenis la Futbalan Mondpokalon en Germanio.

Ekstera politiko

Ganao apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Esperanto en Ganao

Estas Ganaa Esperanto-Movado kun neformalaj rilatoj al UEA. Vidu ankaŭ liston Ganaaj esperantistoj.

Funkcias turismo-servo por esperantistoj, kiu estas prezentata en Fejsbuko [1] kaj havas du retejojn [2], [3].

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Etymology of Ghana - Etimologio de Ganao. Douglas Harper. Alirita la 12-an de majo 2012.
  2. Ghana Museums & Monuments Board - Ganaaj Oficejo pri Muzeoj & Monumentoj. Retejo ghanamuseums.org. Alirita la 15-an de februaro 2012.
  3. Kwamina B. Dickson (1969). A Historical Geography of Ghana - Historia Geografio de Ganao., p. Paĝoj 23 kaj sekvaj. CUP Archive.
  4. artikolo "antaŭkolonia periodo" en la retejo ghanaweb.com] angle
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 History of Ghana - Historio de Ganao. Retejo ghanaweb.com. Alirita la 10-an de januaro 2011.
  6. La Aŝantia Reĝlando, Microsoft Encarta, anglalingva reta enciclopedio, 2009, alirita la 31-an de oktobro 2009.
  7. Roger Gocking (2005). The History Of Ghana - La Historio De Ganao., p. Paĝoj 92 kaj sekvaj. Greenwood Publishing Group - Eldona Grupo Greenwood.
  8. Ghana: Flight Lieutenant Jerry John Rawlings - Ganao: Aviada Leŭtenanto Jerry John Rawlings. Retejo Africa Confidential - Afriko Konfidenca. Alirita la 1-an de junio 2013.
  9. Rawlings: The legacy - Rawlings: La heredaĵo. la brita televida novaĵkanalo BBC News (1-an de decembro 2000). Alirita la 1-an de junio 2013.
  10. 10,0 10,1 Balotadoj en Ganao. Alirita la 1-an de junio 2013.
  11. BBC: Opposition leader wins Ghana poll – BBC: opozicia gvidanto gajnas Ganaan voĉdonadon. Retejo modernghana.com. Alirita la 26-an de junio 2010.
  12. Thousands celebrate as new president takes office - Miloj festas kiam la nova prezidanto prenas oficon. brita gazeto The Guardian, Londono (la 8-an de januaro 2009).

Bibliografio

  • Anonimo 1957 : Nova sendependa ŝtato : Ghana, Geografia Revuo, 2(2), 24-25.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj