Gandesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gandesa
municipo de Katalunio • municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 43780
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 140  (2023) [+]
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 3′ N, 0° 26′ O (mapo)41.0520710.43888699999999Koordinatoj: 41° 3′ N, 0° 26′ O (mapo) [+]
Alto 363 m [+]
Areo 71,2 km² (7 120 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gandesa (Provinco Taragono)
Gandesa (Provinco Taragono)
DEC
Gandesa
Gandesa
Situo de Gandesa
Gandesa (Hispanio)
Gandesa (Hispanio)
DEC
Gandesa
Gandesa
Situo de Gandesa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gandesa [+]
vdr

Gandesa estas municipo kaj urbo de la provinco Taragono, Katalunio, Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la komarko Terra Alta, en kies centro ĝi kuŝas. Kiel komarka ĉefurbo, ĝi estas sidejo de la Komarka Konsilantaro kaj de unuarangaj juĝejoj. La municipo, kiu disponas ankaŭ de mezlernejo kaj de profesia agrara lernejo, havis 3 098 loĝantojn (INE) en 2021.

Historio[redakti | redakti fonton]

Atako de karlistoj al la loĝloko dum la Unua Karlisma Milito.
Gandesa en la provinco Taragono.

La blazono de Gandesa havas kuriozan devenon. La 17an de Oktobro 1319 en Gandesa okazis reĝa geedziĝo de la princo Jaime, unue naskito de la reĝo Jaime la 2-a "La Justa" kun la princino Leonor, filino de Fernando la 4-a. Tiu geedzigo estis konita kiel "La Farso de Gandesa". Post la ceremonio la princo fuĝis el la preĝejo kaj lasis forgesita ganton. De tie la blazono de Gandesa montras ganton.

Gandesa estis batalkampo dum la karlismaj militoj, dum kiuj ĝi estis sieĝita ĝis sep fojojn fare de la karlisma generalo Ramón Cabrera, kaj de kelkaj bataloj dum la Hispana Enlanda Milito. En la printempo de 1938 la 15-a Internacia Brigado rezistis en Gandesa kontraŭ la frankisma armeo kelkajn tagojn ĝis ĝi devis retiriĝi. La 25an de julio la respublika armeo trapasis la riveron Ebro grandkvante, tuj atingis la ĉirkaŭojn de Gandesa, kaj sieĝis la lokon dum kelkaj semajnoj.[1]

Pro la batalo de Ebro, Gandesa estas menciita en la kanto Si me quieres escribir, konata ankaŭ kiel El Frente de Gandesa.[2]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Grava enspezofonto de la municipo estas la vinproduktado. La loko estas la sidejo de la Regulkonsilio de la Devennomo Terra Alta. Oni kultivas ankaŭ cerealojn, migdalarbojn kaj olivarbojn (ankaŭ la olivoleo de la Terra Alta disponas de la agnosko de protektita devennomo). Menciindas, ke lastatempe perdis gravon la agrikulutro, kaj akiris ĝin la industrio, ĉefe pri papero kaj kartono.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo pli malpli retenis sian loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kun nur ioma malpliiĝo en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.

Demografia evoluo
1900 1930 1950 1970 1981 1986 2006 2014
3767 3250 3094 2807 2831 2736 3090 3091

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de la ibera setlejo Coll del Moro de Gandesa.
Indikiloj al la ibera setlejo Coll del Moro de Gandesa.
  • Arkeologia kuŝejo de Coll del Moro. Temas pri la tribo de iberoj "ilerkavones".[3]
  • Preĝejo Asunción, kun elementoj de romanika stilo.
  • Palaco de la Kastiliano, kun arkitekturaj elementoj de la 13-a kaj 14-a jarcentoj.
  • Kooperativa Vinproduktejo de Gandesa, de modernisma stilo, unu de la plej gravaj verkoj de la arkitekto Cèsar Martinell kun la Agrikultura Kooperativo de Pinell de Bray, kaj deklarita Havaĵo de Kultura Intereso en la kategorio de monumento fare de la Generalitato de Katalunio.
BKooperativa Vinproduktejo de Gandesa.
  • Centro de Studoj de la Batalo de Ebro.
  • La Fontcalda, je 13 km de Gandesa, natura loko, borde de la rivero Canaletas.
  • Sierra de Pàndols, montaro panorama kie estas la Monumento al la Paco konstruita por memorigi la tie mortintajn batalantoj dum la batalo de Ebro de la Hispana Enlanda Milito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hugh Thomas (1976). Historia de la Guerra Civil Española, Barcelona: Círculo de Lectores, p. 904
  2. Si me quieres escribir - Ya sabes mi paradero - El Frente de Gandesa - Los emboscados Alirita la 22an de junio 2015. Arkivita en [1] la 7an de decembro 2017.
  3. La Vanguardia Española, 24a de julio 1973