Gandhi Gimnazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gandhi Gimnazio
gimnaziostudenthejmoprivata lernejo
Informoj
fondodato 1994
Situo
Geografia situo 46° 5′ 33″ N, 18° 16′ 2″ O (mapo)46.092518.26722222Koordinatoj: 46° 5′ 33″ N, 18° 16′ 2″ O (mapo)
lando Hungario
urbo Pécs, (Hungario)
adreso Komját Aladár u. 5.
poŝtkodo 7629
Estraro
gvidanto István Ignácz
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Gandhi Gimnazio (Hungario)
Gandhi Gimnazio (Hungario)
DEC
Gandhi Gimnazio
Gandhi Gimnazio
Map
Gandhi Gimnazio
vdr
Mohandas Karamchand Gandhi en 1946

Gandhi Gimnazio, Kolegio kaj Elementa Arta Skolo (prononco:[gandi gimnazio]) estas la unua cigana (romaa) maturekzamen-dona institucio en Hungario kaj Eŭropo, fondita de la Fondaĵo Gandhi en 1994 en la urbo Pécs. Ĝi ricevis la nomon de Mohandas Gandhi, hinda politikisto. La unua direktoro de gimnazio estis János Bogdán.

Ĝia celo estas eduki "liberajn scienc-akceptemajn romaajn junulojn, ligitajn al sia popolo kaj gepatra lingvo", kaj certigi, ke ĉiuj romaaj infanoj en Hungario ricevu la saman edukan kvaliton kiel ne-romaaj lernantoj de Hungaroj kaj ili povu lerni en etnaj institucioj.

Edukaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

La lernejo ofertas trejnadon en du fakoj: plentempa kaj plenkreska edukado. La organiza kadro de la edukado estas 4a kaj 5a klaso, lingvoinstruista tipo etna gimnazia edukado.

Studentoj povas konatiĝi kun ambaŭ lingvoj parolataj de la romaoj en Hungario: Beas kaj Lovári. Gravas vidi la belecojn de naciaj lingvoj kaj esti integra parto de ilia identeco kune kun elementoj de mediaciita roma-kulturo. Studante la temon pri cigana etnografio, lernantoj konas ciganajn tradiciojn kaj kulturon, lernas pri la popola historio de la romaoj, sia hinda patrujo, ilia migrado tra Eŭropo, sia etnografio, lingvistiko, popola kaj arta kulturo, arto, ktp.

Ilia tradicia bando estis invitita kiel prezentisto en multaj setlejoj de Suda Transdanubio.

Kandidatoj de gimnazio povas ricevi edukadon pri aktorado, danco, pentrado kaj instrumenta muziko.

Famaj instruistoj, ekslernantoj[redakti | redakti fonton]

  • János Bogdán eksa direktoro, fondanto de gimnazio
  • Franciska Lakatos, aktorino
  • Róbert Orsós aktoro, reportero
  • Márk Király aktoro, reĝisoro

Traduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gandhi Gimnázium en la hungara Vikipedio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]