Ganeŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Ganeŝo de la 13a jc.

Ganeŝo estas unu el la dioj plej konataj el la hindaj gedioj. Ĝia bildo troveblas en ĉiuj lokoj de Barato kaj estas inter la plej adorataj gedioj. Lia kultado estas amplekse disvastigita kaj etendiĝas laŭlonge de Barato kaj ankaŭ en la religioj budhismo kaj jainismo. Kvankam li estas konata sub diversaj aspektoj, la elefantokapo estas la plej ofta distingitaĵo. Li estas ofte adorata kiel Vigneŝo aŭ Vignesuaro, la foriganto de baroj. Patrono de la artoj kaj sciencoj kaj gvidanto de la intelekto kaj saĝeco.

Oni preĝas al li komence de la ritoj kaj ceremonioj rligiaj kaj estas alvokata kiel Patrono de la Skribaĵoj dum legado de sanktaj tekstoj kaj skribosesioj. Pluraj tekstoj rakontas anekdotojn pri lia mitologia naskiĝo kaj klarigas lian aspekton.

Ganeŝo estiĝis definitiva dio inter la 4a kaj la 5a jarcentoj a.K, dum la regado de la Gupta imperio, kvankam li heredis karakterizaĵojn de antaŭaj vedaj dioj. La populareco rapide kreskis kaj en la 9a jc. p.K. estis inkluzivita inter la 5 plej gravaj gedioj de smartismo (ortodoksa brahmana hindua religio).

La ĉefaj skriboj dediĉataj al Ganeŝo estas Ganapati Atarvaŝirŝo, la Ganeŝa Purano kaj la Mudgala Purano.