Ganodermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ganoderma lucidum)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ganoderma lucidum
Sigelvaksa fungo (Ganoderma lucidum)
Sigelvaksa fungo (Ganoderma lucidum)
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Klabfungoj Basidiomycota
Subfilumo: Agaricomycotina
Klaso: Agaricomycetes
Ordo: Polyporales
Familio: Polyporaceae
Ganoderma lucidum
(Curtis ex Fr.) P.Karst. 1881
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ganodermo estas genro de fungoj el la familio de poliporacoj (Polyporaceae).

Unu el la plej konataj ekzemploj estas brilglata ganodermo (scienca nomo Ganoderma lucidum, ĉina nomo 灵芝 língzhī), kiu kreskas en la orienta parto de Azio. En antikva Ĉinio oni opiniis, ke ĝi estas fea kreskaĵo, kiu donas longan vivon kaj senmortecon.

Medio[redakti | redakti fonton]

La brilglata ganodermo, kvankam parazita fungo, kreskas sur la grundo kaj havas trunketon. Tiuj du ecoj distingas ĝin de aliaj poliporaloj (tindrofungoj). Ĝi malofte kreskas sur arbo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La trunketo aliĝas al la ĉapelo ekscentre (discentre aŭ necentre, ekster centro), kaj kiam la fungo kreskas sur arbo, la trunketo estas tre mallonga. Ĝia ĉapelo larĝas 8-30 cm-ojn, dikas 1-3 cm-ojn, kaj havas brilan (kiel vaksan aŭ lakan surfacon), ruĝbrunan, duran supran tavolon. La ĉapelo de la fungo estas komence nur meze bruna, ekstermeze ĝi estas flava kaj rande blanka. La sporoprodukta (pora) tavolo estas helbruna kaj ĝin ne kovras brila surfaco. La fungokorpo estas malmola kiel ligno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĝi parazitas la arbajn radikojn, kaj oftas sur fundo de arbaroj, somere kaj aŭtune.

Utilo[redakti | redakti fonton]

Oni nomas ĝin kuracfungo, ĉar ĝi havas la efikojn malalti la ĥolesterolan nivelon, redukti inflamon, kaj protekti hepaton. La efikaĵoj estas la lanostan-tipaj triterpenoj, la ganoderan-acidoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]